emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Pasintaj aranĝoj > Belga Amikaro de Fervojistoj Esperantistoj

Belga Amikaro de Fervojistoj Esperantistoj


Malgraŭ la malfondiĝo en 2018 de la Belga Esperantista Fervojista Asocio, multaj membroj de tiu asocio deziras daŭre esti membroj de IFEF. Starigita en 1909, IFEF estas asocio de esperantistoj celanta kunigi, pere de la Lingvo Internacia , diversfakajn profesiulojn de ĉiuj branĉoj de fervojo kaj transportado, sed ankaŭ la amikojn de fervojo en la tuta mondo. En Malago dum ĉijara kongreso kunsidis la belgaj ĉeestantoj kaj la estraro de IFEF : interkonsente estis decidite fondi novan asocion BAFE (Belga Amikaro de Fervojistoj Esperantistoj). La avantaĝo de tiu paŝo estas ke Belgio povas denove plene agadi en la faka organizo IFEF. Membroj de BAFE ricevas la 6 numerojn de la revuo „Internacia Fervojisto” (IF) kaj rabaton dum IFEF-kongresoj. Se vi estas interesitaj, ni invitas vin membriĝi (ĉu fervojistoj, ĉu nefervojistoj) ! La kontonumero de BAFE por (re)membriĝi : BE85 6105 5937 1106 je nomo de Margaretha Symoens. La kontaktpersonoj de BAFE estas :

Clara Bracke, clara.bracke ĉe skynet.be


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo