emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Diversaĵoj > Turisma atrakciaĵo apud Baltiko

Turisma atrakciaĵo apud Baltiko


Ekde majo ĝis septembro apud Baltiko (la nord-okcidenta Pollando) funkcias nova turisma atrakciaĵo. Temas pri 40-kilometra renovigita nova malvast¬ŝpura fervojo el Gryfice al Pogorzelica. Ĝi kronis unu el la plej grandaj investaj projektoj en la komunumo Rewal. La veturo el Gryfice al Pogorzelica inter apudmaraj panoramoj daŭras preskaŭ du horojn. Laŭ la vojo turistoj povas admiri multajn vidindaĵojn, kiel la mar¬lanternon en la loko Niechorz, la ruinon de la mezepoka preĝejo ĉe la bordo¬krutaĵo, historian novgotikan preĝejon kaj palacan komplekson en Trzęsacz, novgotikan palacon en Dreżewo kaj krome nobelan rezidejon el la 18-a jarcento en Rybokarty. La renovigita vagonaro ricevis ruĝbrunan koloron kaj estis alkonformig¬ita al la nuntempaj normoj disponante pri klimatizo kaj sendrata interreto. Ĉeokaze oni renovigis la stacidomojn en Rewal kaj Pogorzelica kaj elkonstruis tri novajn stacidomojn en Niechorz proksime al la marlanterno, en Trzęsacz kaj Śliwin. Estis renovigita krome la 10-kilomtra fervoja linio inter Trzęsacz kaj Pogorzelica. La vagonaro ricevis novajn lokomotivojn, inter kiuj unu estas vapora. Aktuale en Pollando estas 18 publikaj linioj de la malvast¬ŝpuraj vagonaretoj kaj la vasteco de iliaj reloj varias inter 600 kaj unu mil milimetroj. Plimulto uzas la relojn 750 milimetrajn. Tiu ĉi en Rewal apartenas al tri en Pollando, kiuj uzas relojn kun la vasteco de unu mil milimetroj.

Pola radio :El la elsendo 09.05.2014.


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo