emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Fakaj aktivaĵoj > 7.5.2022 Fakaj prelegoj (IFEF kongreso parto 1)

7.5.2022 Fakaj prelegoj (IFEF kongreso parto 1)


Kunveno de Fake-aplika sekcio de IFEF. Krom raportoj estis prezentitaj novaj Fervojfakaj kajeroj, projekto Verden kaj fakaj seminarioj en Univerzitato de Pardubice. Poste okazis prelegoj

Guido Brandenburg : Pängelanton 2025 – reanimado de regiona linio
1975 veturis la lasta pasaĝera trajno inter Münster kaj Sendenhorst. Ekde tiam kreskis ekvizeto kaj leontodo inter humiĝantaj ŝpaloj kaj okaze rulis varvagonaj radoj, malrapide kaj hezite por ne perdi la ekvilibron. La transformon al biciklovojo sole evitis 1996 la respondectransdono de la publika regiona reltransporto al la federacioj landoj. Tamen nur stranguloj revis pri renesanco de regiona reltrafiko. Necesis 25 jaroj, same multaj klimatokonferencoj kaj protestema junularo por rekonsciigi pri ties avantaĝoj.

Zlatko Hinšt : Eŭropa Unio kaj fervoja trafiko kun speciala rerigardo al Kroatio
Prelego rilatas al lastaj 30 jaroj (ekde fondigo) de EU kaj samtempe ekzistado de memstara ŝtato Respubliko Kroatio kaj HŽ-Kroataj fervojoj laŭaspekte de normoj kaj praktiko en fervojoj. Precipe tio rilatas al eŭropaj (EU) gvidlinioj (direktivoj) pri fervoja trafiko kies aplikoj faras influojn al proceso de liberalizado fervoja merkato. Temo ankaŭ ampleksas aplikon de raporto pri reto (fervoja infrastrukturo) kaj pri aliaj detaloj

Marc Cuffez (BE) : La strangaj tordoj kaj turnoj de la “Vennbahn” : la historio de la unika belga-germana landlima situacio
La Vennbahn (Esperanto : torfa fervoja linio) estas unu el la plej longaj fervojaj linioj en Eŭropo transformita al biciklovojo, kurante tra tri landoj (Germanio, Belgio kaj Luksemburgio) kaj kun tre limigita altecdiferenco, plejparte asfaltita, parte pavimita. La longeco estas 125 km, komenciĝas en Akeno kaj finiĝas en Troisvierges (Luksemburgio). La fervoja linio estis konstruita en 1889 fare de Prusio kaj situas ekde 1919 preskaŭ tute en Belgio.

Lene kaj Jan Niemann : Femern tunelo – superrigardo de projekto
Prelego temis pri la kunligo Germanio kaj Danio pere de submara tunelo. Menciitaj estas konstruprepaj laboroj, nuna stato de konstruado kaj tekniko de konstruado de tunelelementoj kaj ilia muntado al la mara planko.


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo