I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio |
Gekaruloj,
la IFEF-laborgrupo pri internaj rilatoj rekomendis „(...) stimuli la kontaktojn inter la naciaj asocioj“ kaj emfazis ke „ĉeestado de eksterlandaj gastoj dum jarkunvenoj estas la plej bona kondiĉo por esperante paroligi la partoprenantojn.“ Prave.
En Oktobro, pli precize 23.-25.10.2015, Germana Esperanta Fervojista Asocio aranĝis sian jarkunvenon en la hotelo Festenburg apud Clausthal-Zellerfeld en verda kaj trankvila Harc-montaro. La programo enhavis lingvajn (enkonduka kurso), laborajn (funkciulaj kunsidoj) kaj turismajn (ekskurso inter alie en la minejan historion) aspektojn, kaj la hotelo ofertas faskon da eblecoj por sporti, ripozi aŭ distriĝi.
Salutojn el Germanio
Guido Brandenburg