emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Diversaĵoj > Ĉinio inaŭguros magnetvojon kun mezmalalta rapido

Ĉinio inaŭguros magnetvojon kun mezmalalta rapido

El Popola Ĉinio

La 10an de decembro en la urbo Changsha la magnetvojo kun mezmalalta rapido, sendepende konstruita de Ĉinio mem, komencis kombinan teston. La magnetvojo longa je 18,5 kilometroj inter la okcidenta fervojstacio de Changsha kaj Huanghua-flughaveno estis ekkonstruita en majo 2014.

La magnetvojo kun dezajnita rapido de cent kilometroj ĉiuhore kaj investo de 4,2 miliardoj da juanoj kunligas la okcidentan fervojstacion de Changsha kaj Huanghua-flughavenon. La veturo per magnetvoja veturilo inter Huanghua-flughaveno kaj la altrapida fervojstacio de Changsha bezonas nur iom pli ol dek minutojn.

Nun en Ĉinio la konstruado de unu kilometro da subtera fervojo kostas 500 milionojn ĝis 800 milionojn da juanoj, kaj ĉiukilometra malpezrela fervojo kostas 200 milionojn ĝis 300 milionojn da juanoj. Kompare kun ili, la kosto de la magnetvojo en Changsha, 226,5 milionoj da juanoj po kilometro, estas multe pli malalta.

Magnetvoja veturilo ŝvebas per magnetforto kaj estas movata per lineara elektromotoro. Relmagneto suspensiigas la veturilon dum la kurado. Kompare kun ordinara trajno kaj altrapida magnetvoja veturilo, la mezmalaltrapida magnetvoja veturilo havas la avantaĝojn, ke ĝi havas malmultan defroton, mallaŭtan bruon, malgrandan vibron kaj malgrandan koston en konstruado kaj funkciado. Ĝi estas verda transportilo sen emisiado.

Redaktoro : Liu Zijia


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo