emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Pasintaj aranĝoj > 2010-maj : Bulgario : 62-a kongreso de IFEF en Sofia

2010-maj : Bulgario : 62-a kongreso de IFEF en Sofia


ARKIVO

ARKIVO

Kelkaj fotoj videblas sur la ĉefpaĝo de la ĉeĥa landa asocio.

ARKIVO

La 62-a kongreso de IFEF, Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, okazos en Sofia de la 8-a ĝis la 15-a de majo 2010.

La bulgaraj fervojistoj Esperantistoj tutkore invitas vin partopreni en ĝi. La 4-an fojon en sia historio, IFEF kongresos en Bulgario.

Adreso de LKK estas :
62-a Kongreso de IFEF
str. "Ivan Vazov" 3
BG-1080 - Sofia
Bulgario

  • Kontaktoj :
    • (veskam) ĉe (abv.bg)
    • (petia_aleks) ĉe (abv.bg)
    • (renag) ĉe (mail.bg)

(laŭ informoj legeblaj sur la papera aliĝilo)


Ĉirkaŭ la 21-22-ajn de novembro, la IFEF-ĉefkomitatano Jindřich Tomíšek estis en Sofio i.a. por trakti kun LKK kaj por interkonatiĝi kun la kongresejo, viziti la proponatajn tranoktadeblojn k.t.p. Jen eltiraĵoj el lia raporto :


[...] la kongresejo en la hotelo "Dedeman – Princess", tre luksa, 4-stela hotelo, kun luksaj salonoj, restoracioj, ĉambroj, apartamentoj k.t.p., laŭ mia opinio tamen tre multekosta por tranoktado en ĝi... La kongresejo troviĝas tre proksime de la centra fervojstacio, apud kiu troviĝas Centra aŭtobusstacio, ĉirkaŭ 300 metrojn de la kongresejo kaj videbla de la fervojstacio kaj kongresejo, la piedirado do daŭras proksimume 5-10 minutojn (kun valizoj). La kongresa hotelo estas 16-etaĝa, kun luksaj salonoj por 400, 370, 150 sidantoj, kun aliaj malpli grandaj salonetoj por 20-50 personoj, kun luksa restoracio k.t.p.

Tre proksime de la kongresejo troviĝas 3-stela hotelo "Aris", piede 2-3 minutojn de la kongresejo, kun 2-3 litaj ĉambroj bone ekipitaj, ĉiuj kun sociala aranĝo, fridujo kaj klimatizado, manĝejo apud akceptejo, [...] ankaŭ la prezo por 2-3-litaj ĉambroj estas akceptebla (38 kaj 30 kun matenmanĝo).

Hotelo "Lion" – 3-stela, troviĝas ankaŭ proksime de la kongresejo, kunligo per tramoj, 1-2 haltejojn de la centra stacio, piede 10 minutojn, al kongresejo – 5 minutojn, de ĝi estas videblaj la kongresejo kaj stacidomo..., eblas tagmanĝi kaj vespermanĝi ne tro koste...

Hotelo "Pliska" troviĝas en la urbo, oni povas veturi al kongresejo per tramoj, piede iri dum 20-30 minutoj, enestas 1, 2, 3-litaj ĉambroj kun duŝo, sume 195 litoj. Unudirekta bileto por tramo kostas 1 levon, do proksimume duonon da eŭro. Se oni venas al Sofio per aviadilo, de la aerodromo estas rekta kunligo per buso – dua haltejo. Tamen ĝi situas iomete malproksime de la kongresejo...

Hotelo "Slavyanska beseda" estas 2-stela, troviĝas iomete malproksime – 20-30 minutojn piede de la centra stacio, eblas veturi per tramoj n-roj 9 kaj 12 proksimume dum 15 minutoj.

[...] starigis buĝeton kun supozo de aliĝontaj minimume 170 personoj [...] se ne aliĝos sufiĉe multnombraj partoprenantoj, oni pripensas uzi la duan varianton – organizi la kongreson en Kulturdomo de la fervojisto, ankaŭ proksime de la centra fervojstacio, kun malpli luksaj salonoj, laŭ mia opinio tamen konvena.



Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo