emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Pasintaj aranĝoj > UK Lille 2015 - IFEF proponis al vi...

UK Lille 2015 - IFEF proponis al vi...


El Belfrido no.5 (kongresa bulteno)

Fervojfaka vizito Mardon la 28an de julio matene la trafikan regadcentrejon de stacio Lille-Flandres vizitis 35 kongresanoj. Tiun viziton proponis la franca sekcio de IFEF, Internacia Fervojista Esperanto-Federacio. Ĉar tiu laborejo estas gravega fervojista instalaĵo, la partoprenantoj antaŭ la vizito devis sendi kopion de sia nacia identigilo aŭ pasporto : tiel la fervojaj instancoj ricevis liston kun nomoj el 12 landoj, kio certe montris al ili la internaciecon de la grupo, kaj tiel samtempe reklamis pri la ekzisto kaj utileco de Esperanto ! Dum la unuhora vizito la kongresanoj-fervojistoj ricevis klarigojn de franca fervojisto pri tiu centrejo, kie tri deĵorantoj 365 tagojn jare tage kaj nokte kontrolas kaj regas la tutan trajntrafikon sur 300 km da grandrapidaj linioj inter Parizo kaj norda Francio, al la belga landlimo kaj al la Submanika tunelo. Evidente la vizito plaĉis al ĉiuj partoprenantoj pro la afableco kaj kompetenteco de la klarigantaj fervojistoj, kaj eble ankaŭ pro tio, ke la tradukon faris franca fervojisto mem. Jean Ripoche, KN 778

[ĝisdatigo je 2015-jul-23]

Pri la faka vizito, mankis tempo por klarigi pri la foto de la ekrano, tamen jen teksto pri la trajn-trafikregadejo. Agrablan legadon al vi ! Se vi jam planis viziton, tiu teksto eble pensigos vin pri farindaj demandoj ! Se vi ne planis partopreni en la vizito, tiu teksto eble dezirigos vin plani... !

PDF - 53.7 kb
Prezento-teksto pri la trajn-trafikregadejo de Lille

[ĝisdatigo je 2015-jun-16 pri faka vizito, bonvolu legi sube, estas GRAVA ATENTIGO]

De la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2015 okazis la 100-a Universala Kongreso en Lille.

Kiel kutime, dum la kongreso, membroj kaj nemembroj de IFEF povis pli konatiĝi kun la federacio. Jen la planitaj rendevuoj.


25.7.2015 19:00-21:00 sabate vespere : kutima movada foiro, pri informoj kaj agado de la asocioj.Ni prezentis al vi laboron de nia organizo,dankon por via vizito !


27.7.2015 Lunde 16:30-18:00 : okazis fervojista kunveno (loko : Pauli)


Fervojfaka vizito de la Regejo kaj Trafikreguligejo de Lille

Kontrol-panelo de la Regejo kaj Trafikreguligejo de Lille (alklaku por pligrandi la foton)

Mardon la 28-an de julio 2015, matene okazis faka vizito de la Regejo kaj Trafikreguligejo de Lille. Temas pri la loko, kie fervojistoj administras kaj kontrolas la trajntrafikon de la grandrapidaj fervojlinioj al/el Lille : Lille-Paris, Lille-submanika tunelo...

GRAVA ATENTIGO : Ĉar vizito postulas antaŭregistriĝon kaj ĉar nombro da vizitontoj estas limigita, interesiĝantoj kiel eble plej frue bonvolu sendi elektronikan kopion de sia identigilo (nacia identigilo aŭ pasporto) al la IFEF-kasisto Laurent VIGNAUD (laurent.vignaud (ĉe) free.fr). Limdato pasis, venis jam 30 petoj por 30 lokoj tamen eble estos kelkaj rezignoj...

La vizito daŭris 30 ĝis 45 minutojn kaj la vizitantoj staris antaŭ la murpanelo montrita sur la foto (vizitantoj ne estis en la labor-ĉambro mem sed malantaŭ vitra muro). Fervojisto klarigis pri la linioj kaj interalie povis respondi demandojn pri la komunik-(mal)facilaĵoj rilate la ekspluatadon de la sub-Manika tunelo.

Bildaro

Respondi al tiu artikolo


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo