emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Kontaktoj/ Koresponda servo/ Ret listo > Ret-listo

Ret-listo


Sur tiu ĉi paĝo, vi trovos la necesajn informojn por aboni la retliston pri IFEF.Nuntempe nian retliston uzadas 49 membroj

La temo de tiu retlisto estas ĉio, kio rilatas al IFEF. Komence, ĝi povos estis uzata kaj por dissendi novaĵojn kaj por komuna interdiskutado. Se montriĝos, ke tro da mesaĝoj alvenas, aliajn retlistojn oni kreos (listoj por diskutado, por nura dissendo de novaĵoj, por IFEF-anoj, por komitatanoj, ktp.).

La celo estas plifaciligi disvastigadon de informoj ne nur interne de la federacio mem, sed ankaŭ al ekstere. Tiel espereble pli multaj kaj pli fruktodonaj estos la interŝanĝoj inter ĉiuj interesiĝantoj pri IFEF.

Al tiu listo povas aliĝi iu ajn, membro aŭ ne-membro de IFEF.Ni bonvenas iu ajn,kiu interesiĝas pri nia agado,pri fervojo,trafiko,vojaĝado kaj tekniko.

Praktike :

(Atentigo : por malhelpi spamadon, anstataŭ /a/
bonvolu legi la kutiman helikan @ )

Sendu mesaĝon (enhavo ne gravas, skribu iun ajn vorton, kiel titolon kaj tekston) al
ifef-subscribe/a/yahoogroupes.fr

Vi ricevos mesaĝon (franc-lingvan)
kun titolo "Demande de confirmation d’inscription à ifef".
(tio signifas : "Peto de konfirmo pri aliĝo al ifef").

Simple respondu tiun mesaĝon (enhavo ne gravas).

Jen finite. Post kelkaj horoj (aŭ tagoj se mi forestos), vi ricevos du mesaĝojn :

  1. "Inscription au groupe ifef approuvée". (tio signifas : "Aliĝo al ifef-grupo aprobita")
  2. kaj "Yahoo ! Groupes : Bienvenue sur ifef. Rendez-nous visite dès aujourd’hui ! (kio signifas : "Bonvenon en ifef. Vizitu nin jam hodiaŭ !")

La enhavo de tiuj 2 mesaĝoj ne gravas : temas pri la samaj indikoj, kiujn vi povas legi ĉi-sube.


Post membriĝo, jen kelkaj indikoj :

Atentu ! Kiam vi sendas mesaĝon al la sekvaj retpoŝt-adresoj, por ke via mesaĝo estu ĝuste pritraktita de la aŭtomato ("yahoogroupes"), necesas uzi la retadreson, per kiu vi membriĝis.

Por skribi al ĉiuj listanoj, sendu mesaĝon al
ifef/a/yahoogroupes.fr

Se vi deziras ricevi nur unu mesaĝon tage (la mesaĝoj de ĉiuj mesaĝoj en sama mesaĝo), sendu malplenan mesaĝon al :
ifef-digest/a/yahoogroupes.fr

Por malaboni la liston, sendu mesaĝon (enhavo ne gravas) al
ifef-unsubscribe/a/yahoogroupes.fr

Se vi deziras dum kelkaj tagoj ne plu ricevi la mesaĝojn (sen malaboni, ekz. okaze de foresto), por ke ne plen-ŝtopiĝu via skatolo, sendu mesaĝon al
ifef-nomail/a/yahoogroupes.fr.
Por reveni al normala ricevado, sendu malplenan mesaĝon al
ifef-normal/a/yahoogroupes.fr

Por legi la arkivigitajn mesaĝojn, vizitu http://fr.groups.yahoo.com/group/ifef/. Se vi ne sukcesos, demandu min (estas iom nesimple :-( ... kaj helpi... mi provos :-))

Pri problemoj, demandoj, ktp., demandu min.

Laste, sed ne balaste, se vi konas homojn, kiuj interesiĝas pri IFEF kaj havas ret-aliron, ankaŭ vi ne hezitu inviti ilin. Ju pli multnombraj ni estos, des pli interesaj estos la diskutoj.


Suivre la vie du site RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | squelette | Mapo de la retejo