Komuna foto de partopranantoj de faka renkontiĝo en Fervojmuzeo ČD en Olomouc, 16. 5 . 2019. Partoprenis 5 studentoj el Pardubice (Jan Perner Transportfakultato) kun sia instruisto Jaroslav Matuška kaj 8 esperantistoj kaj E-favorantoj. Laŭ la taksado de studentoj estas ekskurso sukcesplena, do ni povos aranĝi similan komunan renkontiĝon venontjare.
Dankon al Ladislav Lani el EK Olomouc por organizo kaj al nia ĉiĉerono s-ro Hanzal por tre interesa klarigado.
