emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Novaĵoj, venontaj kongresoj > ■➤ 72-a IFEF-kongreso en Frankfurt apud Oder (DE) / Słubice (PL)

■➤ 72-a IFEF-kongreso en Frankfurt apud Oder (DE) / Słubice (PL)


La aranĝo ne okazos nunjare, sed venontjare en la jaro 2021 en la sama loko.

Transponta Esperanto-Kongreso 2021 Prokrastita de 2020 al 2021

Pro la koronvirusa krizo la kongreso ne povas okazi kiel planite. Ni tamen kredas ke komuna kongreso de Germana kaj Pola Esperanto-Asocioj kun la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio estas bona ideo, pro tio ni prokrastis la kongreson sen pliaj ŝanĝoj je unu jaro. Ĝi do okazos dum pentekosto 2021 samloke kun sama temo je samaj kondiĉoj .

Ĉiuj aliĝoj plu validas por la kongreso en 2021. En kazo de malaliĝoj ni repagos la antaŭpagitan kotizon. Aliĝoj plu eblas. La limdatoj prokrastiĝas laŭe je unu jaro.

Diversaj infektprotektaj restriktoj malebligas la realigon de la kongreso. Kiel pruviloj por eventualaj intertraktoj kun hoteloj aŭ trafikentreprenoj eble servu la jenaj fontoj :

Retpaĝo de federacia polico, teksto germanlingva (malpermesas al ne ŝtatanoj germanaj vojaĝon al Germanio pro turismo) ->ligilo : (https://www.bundespolizei.de/Web/DE/04Aktuelles/01Meldungen/2020/03/200317_faq.html ?nn=5931604#doc13824392bodyText9)

Retpaĝo de la federacia lando Brandenburg, teksto germanlingva (aktualaĵoj pri koronviruso kaj infektprotektaj restriktoj) ->ligilo : (https://www.brandenburg.de/de/portal/bb1.c.473964.de)

Retpaĝo de la federacia lando Brandenburg, infektoprotektaj direktivoj, pdf-dosiero, teksto germanlingva (malpermesas publikajn kaj nepublikajn aranĝojn kaj kunvenojn) -> ligilo (aparta ligilo)

(Tiu artikolo atingeblas ankaŭ per la (iom) pli simpla konstanta adreso : http://ifef.free.fr/IFK2020)


NUN funkcias SPECIALA kaj kompleta RETPAĜARO

www.esperanto.de/ifk

en kiu vi trovos ĉiujn informojn : situo, kongresejo, alvenebloj, programo, ekskursoj, loĝado, kotizoj ktp.

Vizitu, informiĝu, diskonigu !



La 72-a IFEF-kongreso okazos en Frankfurt (Oder) / Słubice, Germanio / Pollando,

Jen la aliĝilo kaj listo de hoteloj :

PDF - 377.4 kb
Aliĝilo kaj programo - nova
PDF - 322.1 kb
Listo hoteloj - nova-
PDF - 625.2 kb
Unua kongresinformilo

Aliĝilo 72-a IFEF-kongreso en Frankfurt (Oder) / Słubice - - - - Hoteloj 72-a IFEF-kongreso en Frankfurt (Oder) / Słubice

Atendos vin ne nur fakaj programoj, sed ankaŭ programeroj por la amikoj kaj simpatiantoj de fervojo, riĉa kultura programo (spektakloj, koncertoj, dancvespero) ktp.

La diverstemaj fervojfakaj prelegoj prezentos fervojajn novaĵojn kaj progresojn. Ne mankos temoj pri la moderniĝo de fervojo mondskale, tiel ke la kontribuo de la fervojistaj esperantistoj al nia kongreso povas demonstri, ke la daŭra evoluo en fervojfaka medio estas inter la plej progresemaj.

Kvankam fervojista kongreso, ĉiuj esperantistoj kaj amikoj de fervojo estos bonvenaj ĉar ĝi estas malfermita al publiko, al la urbo, al ĉiuj kiuj interesiĝas pri Esperanto.

72-a IFEF-kongreso en Frankfurt (Oder) / Słubice (Germanio / Pollando) de la 21a ĝis la 28a de majo 2021 TRAKO 2021

Prezento de la kongreso :

https://drive.google.com/drive/folders/1j4mqq1rTvEvPFSct79tLkfjQ0wO3CocR ?usp=sharing


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo