24.9.2022 okazis en urbo Plzeň Nacia tago de fervojo. Krom lokomotivoj, vagonaroj, fervoja tekniko kaj fervojoj miniaturaj estis prezentita ankaŭ nia agado.
Nia „Esperanta tablo“ estis plena de varbiloj, informiloj, libroj ktp. Sed por ni estis tre agrabla, ke venis ankaŭ sufiĉe granda nombro de interesiĝantoj, kiuj demandis al ni pri internacia lingo, pri niaj spertoj kun ĝi. Multaj homoj havis eblecon vidi, ke nia agado daŭras.
