![]() | ![]() | ![]() |
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio |
kune kun la Eŭropa Esperanto-Kongreso 2024.
Datoj : de la 8-a ĝis la 12-a de majo 2024.
Lastaj informoj pri la kongreso : https://esperanto-france.org/europa-kongreso-2024.
https://www.esperanto.de/eo/enhavo/deutscher-esperanto-kongress-germana-esperanto-kongreso-2024
https://eventaservo.org/e/EK2024
Estas publikigitaj informoj pri aliĝo kaj loĝado en la paĝaro de GEA (Germana Esperanto Asocio) : https://www.esperanto.de/eo/eek2024-aligho
La ĉefaj aranĝoj okazos en la Universitato de Strasburgo (Le Patio, 22 strato René Descartes), meze de la universitata kvartalo kaj proksime de la historia kvartalo de Strasburgo (listigata de UNESCO). Ĝi estas atingebla post 20 minutoj rekte de la trajnstacio per tramo.
Bunta programo estas nun preparata kun multaj spektakloj, prelegoj, diskutoj, ekskursoj en la urbo kaj en la regiono, ambaŭflanke de la landlimo kun Germanio, ktp. La programo ankaŭ enhavos laŭstatutajn membrokunvenojn por la partneraj asocioj kiuj deziras.
Germana Esperanto Asocio (GEA), Belga Esperanto-Federacio (BEF), Svisa Esperanto Societo (SES), Itala Esperanto Federacio (IEF), Internacia Asocio de Esperantistaj Fervojistoj (IFEF), Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). La aranĝo jam ricevis apogon de UEA, EEU kaj JEFO.
Inaŭguro de la kongreso okazos en la ĉambroj de strasburga Universitato, la 9-an de majo, kiu estas la Tago de Eŭropo (kaj ĉielira festo). Ĉefa temo estos Dialogo inter popoloj, portanto de paco.
Ĝuu ankaŭ la regionon vizitante Alzacon post la kongreso. Ni porponos al vi unutagon ekskurson, lunde la 13an de majo en ĉarma urbo Colmar kaj ĉe la kastelo Haut-Koenigsbourg.
Kursoj estos proponataj por komencantoj (ĉiutage) kaj progresantoj. Ankaŭ Katalin Kovács proponos prepasesiojn por la KER-ekzamenoj.
Se vi deziras informi pri la kongreso, ne hezitu kontakti nin por pliaj informoj. kongreso2024@gmail.com