emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Pasintaj aranĝoj > 25.11-27.11.2024 Konferenco de Ĉeĥa fervojista E-asocio

25.11-27.11.2024 Konferenco de Ĉeĥa fervojista E-asocio


La nunjara konferenco de ĈeFEA estis planita en Ramzová, sed por inundaj damaĝoj oni devis ŝanĝi ne nur loko, sed ankaŭ dato. La konferenco okazis 25.11-27.11.2024 en montara kabano „Lesní chata“ en Kořenov. Bedaŭrinde pro la ŝanĝoj ni perdis eksterlandanajn gastojn, sed partoprenis 27 interesiĝantoj pri nia agado.
Tuj lunde, post alveno, ni komencis per kurso de Esperanto por progresantoj kaj ankaŭ okazis estrarkunveno de ĈeFEA. Vespere estis prezentitaj raportoj pri agado de nia organizo (L Hakl), agado kaj laboro de IFEF (L Kovář) kaj aktivecoj de Ĉeĥa E-asocio (A Švubová).
< Poste sekvis prelego „Forgesitaj fervojlinioj en Ercmontaro“ (L Hakl). Fino de la vespero estis dediĉita al kultura programo de sinjorino Pavla Dvořáková
Marde okazis ekskursoj, unua grupo veturis tra parto de dentrela fervojlinio al Dolní Polubný kaj vizitis akvafalojn de rivero Desná, dua atingis faman fervojan ponton trans rivero Jizera. Aliaj vizitis interesan kapelon de Tesařov. Sed dum la tempo en la kabano okazis dua parto de la kurso de Esperanto. Sekvis tradukado de fakaj artikoloj.
Post tagmanĝo okazis prelegoj, unua „Rekonstruado de stacio Pardubice“ (L Hakl), dua „Etŝpura greka fervojlinio Ano Lechonia-Melies“ (J Kukla). Pri agado de FISAIC parolis sinjorino J Šmerhová. Poste estis prezentita filmo pri kongreso en Strasburgo kaj resumo de enketo, kiun estis farita dum la kongreso, en kiu respondis partoprenantoj de la kongreso pri siaj vojaĝmanieroj. Sekve oni povis vidi fotojn el Nacia tago de fervojo, kiu okazis en Česká Třebová.
Vespera programo komencis per prezentadoj de venontaj aranĝoj kiel UK en Brno (A Švubová), IFEF kongreso en Žilina. Sinjoro L Kovář ankaŭ parolis pri estrarkunveno en Mokra Gora, kie okazos IFEF kongres en la jaro 2026. Lastan prelegon „Laŭ ŝpuroj de L.L.Zamenhof“ prelegis P Dvořáková, kiu sekve denove kantis. Dum la programo ne mankis kvizoj kaj ludoj
Merkrede okazis lasta parto de kurso de Esperanto kaj diskuto pri nia arĥivo. Dum la konferenco ni ankaŭ pripensadis eblan programon por fervojistoj por la UK en Brno, aprobis planon por la venonta jaro.
Ni esperas, ke la konferenco plaĉis al ĉiuj.

Suivre la vie du site RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | squelette | Mapo de la retejo