emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Fakaj novaĵoj > La nevidantoj testis fervojajn kajojn

La nevidantoj testis fervojajn kajojn


Kiel sentas sin nevidantoj sur la kajo, tion testis 4.9.2024 volontuloj el ili sur kajo de fervoja haltejo Tatce (Ĉeĥio). La haltejo estas tipa kaj troviĝas je dutraka fervojlinio kun permesita rapideco 160 km/h. En estonteco oni planas plialtigi la rarapidecon ĝis 200 km/h, do estos necesa solvi la sekurecon sur similaj kajoj.
Dum la testo ĉiuj nevidantaj volontuloj havis akompananton, kiu zorgis pri sekureco. Sur la kajo estis signoj je distanco 230, 180, 130, 80 cm de rando de la kajo. Unue ĉiuj staris ja la distanco 230 cm kaj post traveturo de trajnoj ili diris al akompanantoj siajn sentojn kaj notis ilin per numeroj. La numero 1 signifis ke la persono sentas sin sekure kaj restas trankvila. La numero 2 volontulo sentas maltrankvilon, sed ne danĝeron. La numero 3 signifis ke ili sentis minacon. Per numero 4 oni deklaris danĝeron, sed estis kapablaj resti sur la loko. Lasta estis numero 5, kiam la persono sentis fortan danĝeron kaj ne volis resti sur sia loko.
Post la sekura distanco 230 cm ĉiuj proksimiĝis al distancoj 180 cm kaj sekvis 130 cm kaj poste la plej danĝeraj 80 cm (distanco de averta strio). Ĉiam la volontuloj respondis demandojn kaj esprimis siajn sentojn. Ne estis surprizo, ke post proksimiĝo ili sentis sin pli kaj pli minacitaj. Je la lasta distanco neniu el ili volus resti tie sen akompananto. Ĉirkaŭ ili veturis rapidtrajnoj per rapideco 160 km/h aŭ vartrajnoj, tiuj iomete malrapide. Estas interesa, ke nevidantoj sentis grandan diferencon inter trajnoj kun novaj aŭ malnovaj vagonoj. Traveturo de vartrajnoj estis ĉiam malgrabla.
La testo estis parto de esploro de fervoja administracio SŽ, VUT Brno (alta teknika lernejo) kaj Univerzitato Pardubice. Partoprenis 15 nevidantaj personoj kaj la sama nombro de akompanatoj.
Por ni esperantisoj certe estas interesa, ke du membroj de IFEF helpis ĉe la testo kaj unu el ili, J. Matuška, kiel ĉefa organizanto.


Suivre la vie du site RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | squelette | Mapo de la retejo