emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Pasintaj aranĝoj > 8.11-11.11.2024 Bad Elster- jarkunveno de GEFA

8.11-11.11.2024 Bad Elster- jarkunveno de GEFA


Vizito de GEFA konferenco.

Kiam mi eksciis ke niaj germanaj kolegoj organizos sian konferencon en banloko Bad Elster, mi tuj volis partopreni. La aranĝo estis planita inter 8.11-11.11.2024, do mi aliĝis. Ĉar la banloko troviĝas proksime de german-ĉeĥa limo, mi uzis la eblecon atingi ĝin piede el najbara ĉeĥa urbo Aš. En la bela hotelo Weisse Elster, kiun posedas fervoja organizo BSW jam atendis min membroj de GEFA
Duan tagon okazis trajna ekskurso al ĉeĥa banloko Františkovy Lázně. Interesaĵo de la loka fervojo estas, ke ĝi sepfoje transiradas la limon. En la urbo estas por esperantistoj interesa memorŝtono dediĉita al L.L.Zamnehof. Antaŭ dua mondmilito staris ĉi tie granda lia skulptaĵo, sed poste estis detruita.
Vespere estis prezentitaj interesaj prelegoj kaj daŭris afabla babilado.
Sekvan tagon ni vizitis la Teatron de la reĝo Albert kaj post la vizito okazis kunveno de GEFA por pritrakti internajn aferojn. Mi mem uzis proponon kaj kun malgranda grupo, kiun gvidis P.Lohausen, per trajno ekskursis al urbo Plauen. Ĉirkaŭaĵo de la urbo estas fama de interesaj pontoj, inkluzive fervojaj. Ni vizitis unun el ili, ponto trans valo de rivero Syra. De tie ni iris al infana fervojo. En la urbo ankaŭ funkcias ses tramlinioj kaj tio estas preskaŭ tuta publika amastransporto krom unu buslinio. Ni ankaŭ vizitis ruinon de la burgo Plauen kaj rigardturon super stacidomo.
Post la ekskurso kaj vespermanĝo okazis denove prelegoj kaj kultura programo. La vesperon ankaŭ vizitis L Kovář, kiu prezentis venontajn kongresojn kaj agadon de IFEF estraro.
Tri tagoj tre rapide pasis. Bedaŭrinde ne povis partopreni prezidanto de GEFA sinjoro B. Ehrlich, sed ĉiuj kiuj partoprenis, klopodis, ke la aranĝo estu sukcesa, ĉefe sinjoro G. Brandenburg, kiu gvidis la kunvenojn. Al mi la aranĝo tre plaĉis.
Dankon !
Ladislav Hakl


Suivre la vie du site RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | squelette | Mapo de la retejo