![]() | ![]() | |
| I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio |
virtuala prelego
Faka prelego de Guido Brandenburg (GEFA / IFEF) „Cifereca Aŭtomata Kuplilo – perspektivo aŭ utopio ?“
La prelego okazis kadre de "Semajno de fakaj prelegoj kaj ekskursoj" por studentoj de Universitato de Pardubice, Fakultato de Transporta Inĝenierio. Prelego kaj diskuto estis tradukita en ĉeĥan lingvon.
Prezentitaj estis fakaj informoj pri la rimedoj de kuplado de vagonoj / trajnoj – tradicie – mane kaj nove – aŭtomate pere de cifereca kuplilo. Ni povis komune pripensi avantaĝojn kaj malavantaĝojn de instalado kaj uzado de tiu ĉi teknika rimedo en fervoja vartrafiko.
La prelego estis hibrida, do partoprenis ankaŭ virtualaj partoprenantoj, esperantisto, kaj neesperantistoj.
La prelegon organizis Jaroslav Matuška gvidanto de Fake-aplika sekcio de IFEF
Post la prelego daŭris longa kaj faka diskuto.
