![]() | ![]() | |
| I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio |
En Česká Třebová (Ĉeĥio) okazis 19.10-20.10.2024 Nacia tago de fervojo. Temas pri granda prezentado de historio, nuntempo kaj estonto de fervojo en la lando. Por vaporlokomotivoj, kiuj alveturis en granda nombro tio estis ne nur festo, sed ankaŭ adiaŭo kun la ĉefaj fervojlinioj, ĉar de la jaro 2025 ili ne povos veturi tie pro sistemo ETCS. El diversaj urboj veturis al Č.Třebová vaportrajnoj. Krom tio partoprenis lokomotivoj de diversaj epokoj kaj ankaŭ novaj trajnoj, vagonoj ktp. Ne mankis fervojo miniatura. Programo estis plena kaj favorantoj de fervojo travivis belan tagon.
Kiel kutime, ni partoprenis kun nia esperanta tablo, kie ni prezentis nian agadon al publiko kaj esperantistoj, kiuj vizitis nin


