![]() | ![]() | |
| I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio |
Sabate14a de decembro 2024 okazis Zamenhofa festo en la salono "TRAVERSIERE"en Parizo proksime de la stacidomo "GARE DE LYON".
Ĉijare la Zamenhofa festo komenciĝis triste, ĉar kvar tagoj antaŭe ni eksciis pri la forpaso de Lucia Mairot, la responsulino de la dancgrupo de Montparnasse.
Ŝi partoprenis en pluraj el niaj spektakloj, ŝi tre ĝojis prezenti siajn lernantojn ĉe nia festo. Estas memore al Lucia, ke Noël, ŝia edzo konsentis prizorgi la teknikon laŭplane, grandan dankon.
Nome de Franca Fervojista Esperanto Asocio,mi kondolencis al li.
Ni organizis tiun feston triope, kun Esperanto Francilio, SAT-Amikaro kaj ni
Franca Fervojista Esperanto Asocio. Unue la asocioj prezentis sin :
Esperanto Francilio estas filio de UEA en Francio,(https://esperanto.paris/)
Sat-amikaro estas Esperanto asocio por laboristaj esperantistoj, filio de Sennacieca Asocio Tutmonda.(sat-amikaro.org)
Franca Fervojista Esperanto Asocio celas konigi Esperaton al Fervojistoj ; ĝi aniĝas al UAICF (ekivalento de FISAIC) kaj al IFEF.
La unua programero titolis : Surprizo n° 5, fakte temis pri lumdancoj prezentita de Elizabeth el SAT-Amikaro.
La sekvinta peco estis la koruso : "Chorale de Lutèce" kiu belle kantis el la klasika repertuaro : Gilbert BECAU, Maristaj kantoj, k.t.p.
Sekvis kvazaŭ teatra peco duon improvizita, kun partopreno de la publiko,pri parto de la vojaĝo de Lucien Peraire tra Azio per biciclo kaj per Esperanto, de Régis, ankaŭ el SAT-Amikaro.(pliaj informoj : https://peraire.huma-num.fr)
La asocioj Esperanto Francilio kaj SAT-Amikaro prezentis librojn el siaj libroservoj.
Poste venis la paŭza momento, dum, kiu oni povis trinki kaj manĝeti ĉe la trinkejo zorgita de Esperanto Francilio, aĉeti librojn, kaj la kovertojn proponitaj de Sylviane por gajni unu el la multaj premioj de la loterio. Kompreneble la ĉeestantoj kaptis la eblecon por babili kun amikoj, kiu eble estas la plej grava momento de la festo ?
La dua parto de la spektaklo komencis per legado de poemo de Maya ANGELOU, afro-amerikana verkistino, kiu temis pri segregacio, fare de Denise kaj Hubert.
Kaj fine sekvis la spektaklo "Esperemo" de la kantisto Armel Amiot, kiu mendis Esperanto Francio.(armelamiot.com)
Ŝajne ĉiuj ĉeestantoj travivis agrablan posttagmezon.
PROGRAMO
1-a parto
• Prezentado de asocioj
• Lumdancoj : Elizabeth
• Dancoj el Hawai : Viva Danse
• Koruso : Chorale de Lutèce
• Vivo de PERAIRE : Régis kun la publiko
• Prezentado de noveldonitaj libroj
Paŭzo : lotumado / trinkejo / libroservo
PROGRAMO
2-a parto
• Poemo de Maya Angelou : Denise kaj
Hubert
• Dancoj Bollywood : Viva Danse
• Kantisto : ARMEL AMIOT
La aranĝon organizis Franca fervojista asocio kune kun SAT amikaro kaj Esperanto Parizo, Ile de France
Informoj :
http://ifef.free.fr/afce esperanto@ifef.net
tel : 02 41 20 19 40