emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Fakaj aktivaĵoj > 700. ■➤ UK Brno 2025 - fervoj-faka ekskurso

700. ■➤ UK Brno 2025 - fervoj-faka ekskurso


ĈeFEA preparas fakan ekskurson dum UK en Brno

De la 26a de julio 2025 ĝis la 2a de aŭgustoo 2025 okazos en Brno Universala kongreso de UEA. Okaze de tiu ĉi evento preparas la Ĉeĥa Fervojista Esperanto-Asocio fakan ekskurson al instru-centro de firmao SignalProjekt s.r.o., kiu prizorgas instruadon de fervojistoj pri trafikregado kaj viziton de laborejoj de produkt-fabriko AŽD Výrobní závod Brno, kiu produktas elementojn de fervojaj sekurigaj sistemoj. Ambaŭ kompanioj troviĝas je la sama adreso Křižíkova 32, Brno.

La ekskurso okazos la 30-an de Julio 2025 antaŭtagmeze. Nombro de partoprenantoj estas limigita al 20 personoj. Interesuloj, bonvolu informi nin pri via intereso partopreni la ekskurson je adreso redaktoro@ifef.net. Por listo de partoprenantoj oni bezonas vian antaŭ- kaj familian nomon, kongresnumeron, retadreson, telefon-numeron kaj naskiĝjaron.

Detalajn informojn pri transporto al ekskurso-loko kaj kondiĉojn pri partopreno vi ricevos rekte al viaj kontaktindikoj antaŭ komenco de la kongreso.

ĈeFEA antaŭĝojas vian partoprenon !



Suivre la vie du site RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | squelette | Mapo de la retejo