2.4.2025 La Femern-konekto – projekto kaj nuna stato”
Prelego por studentoj de Univerzitato de Pardubice
Je la 2-a Aprilo 2025 prelegis Lene kaj Jan Niemann el Danio pri ”La Femern-konekto – projekto kaj nuna stato”. La prelego estis dediĉita precipe por studentoj de Univerzitato de Pardubice, Fakultato de Transporta Inĝenierio. Prelego estis tradukita en ĉeĥa lingvo.
Ok studentoj ĉeeste kaj dek aliaj interesuloj el Ĉeĥio, Italio, Svedio kaj Germanio vidis kaj aŭdis unue pri jam funkciantajn konektojn – Grandbelta konekto (Selando – Fueno) kaj Öresund-konekto (Kopenhago – Malmö, Svedio), poste pri la nuntempe konstruita submara konekto inter dana insulo Lolland kaj germana Femern - ĉirkaŭ 18 km longa submara tunelo muntota el 89 betonaj tunelelementoj. Por ilia produktado kaj aliaj laboroj ekestis en dana Rødbyhavn „tunelurbo“ kun fabrikoj, oficejoj, loĝeblecoj ktp. Malfermon oni antaŭvidas en 2029. Kostoj estas antaŭviditaj je la 7,39 miliardoj EUR (prezoj de la jaro 2017). Eŭropa Unio subtenas la projekton per 1,3 miliardoj EUR. La Femernkonekto estu pagita de la uzantoj – la pago por transiri devos refinanci la pruntojn faritajn por financi la tuton. La saman modelon oni uzis por la Storebælt- kaj Öresund-konekto. Tunelo alportos avantaĝojn por trajnvojaĝantoj kaj aŭtomotiblistoj – ĝi ŝparos unu horon ĉiudirekte : trajno traveturos sep minutoj kaj aŭto dek.