emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Novaĵoj, venontaj kongresoj > 950. ■➤ 78-a IFEF-kongreso en Italio

950. ■➤ 78-a IFEF-kongreso en Italio


La 78-a IFEF-kongreso okazos en Selva di Val Gardena, Italio, de la 5-a ĝis la 12-a de junio 2027.

Mallonga adreso de la kongresa retpaĝo estas :

http://ifef.free.fr/IFEF2027

Itala Fervojista Esperanta Asocio

invitas vin partopreni la 78-an IFEF-kongreson

de la 5-a ĝis la 12-a de Junio

en Plan di Selva di Val Gardena, Italio

Val Gardena situas en la koro de la Dolomitoj, nomitaj Monda Heredaĵo de Unesko pro siaj unikeco, beleco kaj graveco por la homaro.

En la itala regiono Trentino-Alto Adige / Sudtirolo, en la Provinco de Bolzano-Bozen.

En Val Gardena oni parolas la ladinan lingvon ; ĝi estas pli antikva ol la itala kaj daŭre estas instruata en la lernejoj de la valo.

Nature la loĝantoj parolas ankaŭ la italan kaj la germanan.

Val Gardena longas 25 km kaj estas ĉirkaŭata de la dolomitaj montaj ĉenoj, kun la plej altaj pintoj de Sassolungo kaj Sella.

Ĝi estas turisma celo vintre kaj somere.

Baldaŭ venos novaj informoj kaj aliĝilo !!!


Suivre la vie du site RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | squelette | Mapo de la retejo