I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio |
De la 21-a ĝis la 24-a de septembro 2010 okazos en Berlin (Germanio), la foiro pri fervojo : materialoj, teknikoj, ktp. Temas pri InnoTrans 2010.
Ĝin jam planas viziti kelkaj IFEF-anoj interesiĝantaj pri fervojo, ties evoluo, ktp. Grupvizito povas esti ankaŭ okazo montri, ĉe la diversaj budoj, ke IFEF ekzistas...
Ĉu ankaŭ vi planas viziti ? Kontaktu nin ! (aŭ rekte Jan Niemann)