emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Fakaj aktivaĵoj > Faka ekskurso dum UK en Lille

Faka ekskurso dum UK en Lille


El Belfrido no5(kongresa bulteno)

Fervojfaka vizito Mardon la 28an de julio matene la trafikan regadcentrejon de stacio Lille-Flandres vizitis 35 kongresanoj. Tiun viziton proponis la franca sekcio de IFEF, Internacia Fervojista Esperanto-Federacio. Ĉar tiu laborejo estas gravega fervojista instalaĵo, la partoprenantoj antaŭ la vizito devis sendi kopion de sia nacia identigilo aŭ pasporto : tiel la fervojaj instancoj ricevis liston kun nomoj el 12 landoj, kio certe montris al ili la internaciecon de la grupo, kaj tiel samtempe reklamis pri la ekzisto kaj utileco de Esperanto ! Dum la unuhora vizito la kongresanoj-fervojistoj ricevis klarigojn de franca fervojisto pri tiu centrejo, kie tri deĵorantoj 365 tagojn jare tage kaj nokte kontrolas kaj regas la tutan trajntrafikon sur 300 km da grandrapidaj linioj inter Parizo kaj norda Francio, al la belga landlimo kaj al la Submanika tunelo. Evidente la vizito plaĉis al ĉiuj partoprenantoj pro la afableco kaj kompetenteco de la klarigantaj fervojistoj, kaj eble ankaŭ pro tio, ke la tradukon faris franca fervojisto mem. Jean Ripoche, KN 778


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo