I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio |
(laŭ mesaĝo de D-ro Imre FERENCZY, 27-an de aprilo 2007)
“La 30-an de junio kaj la 1-an de julio 2007 en urbo Győr okazos la landa amika renkonto de la hungaraj fervojistaj Esperantistoj. Kore ni invitas niajn geamikojn ankaŭ el eksterlando. Kelkaj programeroj : sabate antaŭtagmeze promenado en la historia baroka urbo. Posttagmeze ekskurso per buso al la miljara abatejo Pannonhalma protektata de Unesko. Vespere balo. Dimanĉe antaŭtagmeze festa kunveno. La hungara fervojista movado ĉijare festas sian 50-an jariĝon.”
(Informojn petu paper-poŝte D-ro Imre Ferenczy)