emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Pasintaj aranĝoj > 16-23 jul. 2016 89a SAT-kongreso en Herzberg am Harz

16-23 jul. 2016 89a SAT-kongreso en Herzberg am Harz


Datoj : 16-23 julio 2016, semajnon antaŭ UK en Nitra, Slovakio, do eblos kombini la partoprenon en ambaŭ kongresoj kaj laŭ deziro pluveturi al Slovakio. Se estas intereso, OKK provos helpi, konsili por trovi taŭgan vetureblon.

Loko : En Sieber, alloga urboparto de Herzberg am Harz (ekde 2006 oficiale : la Esperanto-urbo), en idilie bela valo en la Harz-montaro, meze de Germanio.

Kongresejo : Komunuma kulturcentro de la vilaĝo kun podio kaj bufedo, kapabla akcepti 100-150 personojn. Krome uzeblas klasĉambroj de proksima lernejo. Ĉio en Sieber estas facile atingebla piedirante, ankaŭ aliro al arbaraj promenoj.

Atingeblo : Herzberg am Harz de ĉiuj grandurbaj flughavenoj (ekz. Frankfurt, Dortmund, Berlin, Hamburg, Hannover, Leipzig) estas facile atingebla per trajno en ĉ. 3-4 horoj ; ene de Eŭropo kaj en Germanio el ĉiu direktoj per oftaj rapidtrajnoj (IC, ICE).

Kotizoj : Malaltaj, kaj eĉ estas pluraj rabatkategorioj. Kotiztabelo estas sub la menupunkto Aliĝilo. La unua paglimdato estas la 31-a de decembro, 2015. Loĝado, manĝado, ekskursoj kaj aliaj servoj pagendas aparte kaj prezoj estas en la reta Aliĝilo.

Loĝado : Ĉefe en la 3-stela kongreshotelo Zum Pass, kiu estas Esperanto-hotelo kaj restoracio. Estas elektebla ankaŭ ĉambro en la komforta feriodomo Haus Diana, kie al ĉ. 25 frualiĝintoj ni povos certigi 2-3-litajn apartamentojn kun matenmanĝo. Malfrualiĝintoj povos laŭ individua peto al OKK peti serĉadon de ĉambro en aliaj feriodomoj en Sieber. Ĉiuj tranoktejoj estas en mallonga promendistanco de la konferencejo

Pliaj informoj : same


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo