emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Pasintaj aranĝoj > 10.6-12.6.2016 Britio/Skotlando-La 111a Skota Esperanto Kongreso

10.6-12.6.2016 Britio/Skotlando-La 111a Skota Esperanto Kongreso

Saluton ! Amantoj de fervojoj kompreneble scias pri la Kongreso de IFEF ĉi-jare en Bulgario, sed ĉu vi scias, ke ĉi-jare aldone okazas Esperanto-kongreso en STACIDOMO, kaj ke vi do povas atingi ĉi tiun kongresejon REKTE PER TRAJNO ? Temas pri la 111a Skota Kongreso de Esperanto ... Jes vi legas ĝuste, temas pri la centdekunua jarkongreso, ne la tria, la plej alta kongresnumero en Esperantio. Ĝi okazos en Glasgovo, Skotlando

La 111a Skota Esperanto Kongreso okazos de la 10a ĝis la 12a de junio en South West Community Cycles, Pollockshaws, Glasgovo. Ĝi situas en la stacidoma konstruaĵo ĉe Pollokshaws West stacio, nur 10 minutoj trajne de la centra stacio en Glasgovo.

Ni ĝuos buntan programon kun gastparolanto Cyrille Hurstel el Francio, kun ebloj eksursi aŭ en la apuda Pollok Park (kie troviĝas Pollok House) aŭ en la urbocentron per la ofta trajnservo. Ankaŭ eblas lui biciklojn surloke por esplori la parkon.

Pollokshaws estas loko kun interesa historia fono, kaj tie naskiĝis, vivis kaj mortis John MacLean, socialisto de la frua 20a jarcento, kaj nefikcia rolanto en la romano La Granda Kaldrono de John Francis.

La kongresa kotizo inkluzivos kafon / teon dum la paŭzoj, tamen ne aliajn manĝojn nek enirkostojn por eventualaj eskursoj. Ni planas festmanĝi je la sabata vespero.

Tranoktado eblas en la multaj hoteloj en Glasgovo. La kongresejo estas facile atingebla trajne de la urbocentro.

Se vi havas iujn demandojn, bonvolu kontakti :

Duncan Thomson – sciuro@gmail.com – 07884026762

La informon sendis al ni Ed Robertson kaj ni tre dankas al li por la informo.

Eble bona ebleco ne nur por niaj membroj,sed ankaŭ por fervojistoj en Britio kunveni.Ne hezitu kaj aliĝu.Skotaj kolegoj ĝojatendas vin !!!

Informoj :Skota Esperanto asocio


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo