emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Pasintaj aranĝoj > 12.9.2020 Tago de fervojo en Prago ( Ĉeĥio )

12.9.2020 Tago de fervojo en Prago ( Ĉeĥio )


12.9.2020 okazis en Prago - Masarykovo nádraží ( stacidomo de Masaryk ) Tago de fervojo kaj ni esprantistoj fervojistoj propagis tie nian agadon antaŭ publiko. Ni preparis por interesantoj diversajn varbilojn kaj estis pretaj respondi ĉiujn demandojn pri nia lingvo, laboro kaj ŝatokupo.

RESUMO DE LA OKAZITA TAGO DE FERVOJO !

Sabate 12.09.2020 okazis en Prago Tago de fervojo.

Je la kadro de FISAIC ekspozicio, ĈeFEA preparis ankaŭ prezetadon de nia esperanta asocio. Vizitantoj estis tre scivolemaj kaj multaj forportis kun si la bultenon "Internacia Fervojisto", diversajn varbilojn, simplan paperan kurson ktp. Iuj donis al ni kontakton. Venis ankaŭ interesantoj, kiuj jam lernis esperanton, sed poste ĉesis, eble ni denove vekis ilian intereson.

Ladislav Hakl

#FISAIC

#IFEF


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo