La 2 sube indikitaj ligoj kondukos vin al du PEZEGAJ paĝoj (po ĉ. 2,6 Mo).

la 58-a IFEF-kongreso en Ŝanhajo

franca grupvojaĝo organizita de Sylviane


Probable kelkajn sekundojn vi devos atendi ĝis aperigo de la tutaj paĝoj. Poste, kiam vi alklakos la diversajn fotojn kaj son-dosierojn, aŭtomate malfermiĝos novaj fenestroj : vi facile povos fermi ilin, por "reveni" al la fone restanta ĉef-paĝo. Tiun ĉi (pezan) paĝon oni do elŝutas nur unufoje.

Se temas pri fotoj miaj, ne esperu belajn fotojn : ne artaĵojn mi faras, sed memoraĵojn. Aparte malbon-kvalitaj estas la filmetoj kaj la fotoj faritaj de malproksime aŭ preskaŭ sen lumo. Por vidi pli bon-kvalite, bonvolu malgrandigi la bildojn ! aŭ malproksimiĝi de la ekrano !

La fotoj ankaŭ fuŝas ĉar mi tro rapidis, mankas precizeco, tamen preskaŭ ĉiujn dosierojn mi enretigis.

Pri la sonoj : kelkfoje interesaj estas ili, kelkfoje ne. Probable plej interesaj estas la eltiraĵoj de tipe ĉinaj kantoj.

Malgraŭ tiuj malperfektaĵoj, espereble tiuj fotoj kaj son-dosieroj memorigos al vi la etoson kaj pliajn detalojn, kiuj enkape memorigos pliajn...

Mankas programeroj, kiujn mi maltrafis (aŭ kiujn mi ne povis foti, ekz. la transdono de diplomoj, la korusanoj, ktp. - mi tiam sidis sur la podio kaj malfacilis foti).

Estas bonvenaj pliaj fotoj (aŭ ligoj al foto-paĝoj) : ilin mi povos indiki sur tiu-ĉi paĝo.






Lasta ĝisdatigo : 2006-05-19 02h08