emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Pasintaj aranĝoj > 73-a IFEF-kongreso en Ĉeĥio

73-a IFEF-kongreso en Ĉeĥio


La 73-a IFEF-kongreso okazos en Ĉeĥio. en urbo Beroun, proksime de Prago.

Datoj : de la 6-a ĝis la 11-a de majo 2022.

Bonvenon en Ĉeĥa respubliko !

Ĉeĥa Fervojista Esperanta Asocio r.s. (ĈeFEA) kaj Ĉeĥa Landa Asocio de FISAIC (ĈLA FISAIC) tutkore invitas vin al la 73-a IFEF-kongreso 2022 en Beroun. Urbo Beroun kun sia riĉa historio troviĝas en Meza Bohemio, 35 km okcidente de Prago, facile atingebla per trajno aŭ aŭtomobilo. Ni, organizantoj de la kongreso estas ĝojaj, ke per la kongreso en Beroun ni povas daŭrigi tradicion de organizado de 1FEF-kongresoj en Ĉeĥa respubliko (1991 - 43-a IFK Olomouc, 2001 - 53-a IFK Tabor kaj 2011 - 63-a IFK Liberec) kaj disponigi por vi agrablan medion por restado kaj kongresa traktado. La hotelo Grand en Beroun, kiugastigos nin dum la kongresa semajno estas taŭge ekipita por similaj aranĝoj, kie vi povos ĝui ĉiujn programerojn, loĝadon kaj manĝaĵojn en la sama loko. Samtempe ni volas prezenti al vi belan regionon de Meza Bohemio kun ĝiaj riĉaj naturaj kaj historiaj interesaĵoj. Dum kulturaj programeroj vi povos plene ĝui bonkvalitajn kaj interesajn prezentadojn de lokaj artistoj kaj muzikistoj. Ni esperas, ke la kongreso en Beroun ne trompos viajn atendojn, kaj ke vi rememoros ĝin en viaj kapoj kaj koroj por multaj jaroj. Estu kore bonvenataj en la 73-a IFEF-kongreso en Beroun. La LKK !

Por pliaj multaj detaloj, vizitu la kongresan retejon !
http://kongreso.wz.cz
......................
Aliĝilo
(doc-dosiero 190 ko)
......................
73-a IFEF-kongreso en Beroun (Ĉeĥio), de la 6a ĝis la 11a de majo 2022 (sekvota de postkongreso 12-15ajn de majo 2022)
(pdf-dosiero 8,9 Mo)
......................

Postkongreso okazos de la 12-a ĝis la 15-a de majo.

Pardubice estas agrabla urbo en ebenaĵo, ĉe rivero Labe (Elbo), kiu post granda prospero en 15 jarcento malprogresis post tridekjara milito (1618-1648) kaj stagnis 200 jarojn ĝis la tempo, kiam atingis ĝin konstruado de fervojo (1845). Kun la fervojo venis ĝenerala ne nur industria progresa evoluo, kiu daŭras ĝis nun. Sed Pardubice ne estas nur industria urbo kaj trafika nodo. En ĝia centro oni konservis unika historia komplekso, kiu konsistas el malnova urbo kaj kastelo, kiuj estis konstruitaj ĉefe en du epokoj de la gotika kaj renesanca. Proksime kompleksigas fortifikado de la urbo burgo Kunětická hora, kiu staras sur ununura, el malproksimo videbla monto. Nuntempa urbo estas ankaŭ sidejo de samnoma regiono kaj sidejo de universitato, samtempe havas tre bonan fervojan kunligon. Ĝi estas ankaŭ atigebla per aŭtoŝoseo kaj aviadilo. Pardubice ĝis nun ne konas amasan turismon kaj estas nature agrabla kaj viva urbo. Atendas vin multe da gastejoj, kafejoj ktp. Dum postkongreso la urbo servos nin kiel loko, el kiu ni faros ekskursojn.

Vizitoj planitaj : Pardubice, Litomyšl, Svitavy, Hradec Králové, Třebechovice. Ĉiuj detaloj en la informilo.

Konstanta adreso de la kongreso : http://ifef.free.fr/IFK2022

Memkompreneble, multaj pliaj informoj aperos sur tiu ĉi paĝo !

73-a IFEF-kongreso en Beroun (Ĉeĥio), de la 6a ĝis la 11a de majo 2022 (sekvota de postkongreso 12-15ajn de majo 2022)

Bank-konto : Raiffeisenbank, a.s., Odborové sdružení železničářů ;

Kontonumero : 1003019756/5500 ;

IBAN : CZ18 5500 0000 0010 0301 9756 ;

B.I.C : RZBCCZPP

Varia simbolo : 400490

Ekskursoj D1- urbo Beroun piede

Historia centro en Beroun estis proklamita la 10-an de septembro 1992 kiel urba memoraĵo. Konstruaĵo de Berouna urbodomo formas dominanton de Husovo náměstí (Placo de Hus). Ĝia nuntempa pseŭdobaroka formo devenas de la jaro 1903. En ĝia korto estas bela atrio kun historia puto enmeze kaj stilaj arkadoj. Unu el plej efikaspektaj partoj de la urbodomo estas ceremonia salono kun interesa plafono kaj kun statuoj kaj riĉaj ornamaĵoj, en kiuj ĉefaj motivoj estas trilobitoj, prezentantaj la plej ofte troviĝantaj fosiliojn en ĉirkaŭaĵo de Beroun. Praga pordego (Pražská brána) aperis dum ŝanĝiĝo de 13a kaj 14a jarcentoj rekte vid-al-vide origina travadejo trans la riveron. Ĝia ĉefa celo estis ŝirmi eniron en la urbon kaj samtempe servi kiel observejo. Pilzena pordego (Plzeňská brána) estas evidente la plej malnova parto de la urba fortikigo, sian gotikan aspekton ĝi tamen ne konservigis. Post detruiga brulego en la jaro 1735 ĝi estis riparita en baroka stilo. Tra tiu ĉi pordego iris komerca vojo el Prago al Pilzeno, kaj estis ĉi tie enkasigata ĝis la jaro 1752 dogano. Berouna remparzono estas unu el la plej konserviĝintaj muregaj sistemoj en Bohemio kaj havas sian neanstataŭeblan lokon ankaŭ en la pli vasta mezeŭropa spaco. Ĝi estis konstruita laŭ iniciato de la reĝo Venceslao la Dua fine de 13-a kaj komence de 14-a jarcentoj, kiam la muregoj estis ses ĝis naŭ metroj altaj, ĝis du metroj dikaj, kaj en ili estis enkonstruitaj 37 bastionoj. Placo de Hus formas naturan centron de la urbo. Post detrua superakvego en aŭgusto 2002 ĝi estis komplete riparita, dum kio esprimoplene ŝanĝiĝis ĝia aspekto. Elstaris riparitaj fasadoj de la domoj kaj antikveco de la historia urbocentro, kiun emfazis stilaj objektoj. Urbo Beroun havas en sia blazono kaj sur sia flago simbolon de la urso. Nun eblas vidi vivajn ursojn en ursa ĝardeno sur Urba monto (Městská hora) kie troviĝas ankaŭ vidaĵturo kun belegaj rigardoj al la urbo.

D2 Nižbor – duontaga ekskurso

Vitrofandejo en Nižbor situas en Mezbohemia regiono, en pentrinda valo de la rivero Berounka. Familia vitrofandejo Rückl estas sinonimo de la unuaklasa polurita kristalvitro ekde la jaro 1846 kaj ekde tiu ĉi tempo ĝi ŝovas tradician ĉeĥan vitroarton al nova nivelo. https://www.ruckl.com/cs/

T2 Fervoja muzeo en Lužná u Rakovníka kaj kastelo Křivoklát – tuttaga ekskurso

La Muzeo troviĝas en spacoj de iama hejtadejo, apartenanta al Kompanio de Buštěhradská fervojo Lužná – Lišany, kies estiĝo estas datita de la jaro 1871. La hejtigejo dum sia ekspluatado estis kelkfoje trakonstruita kaj lasta granda rekonstruo okazis en jaro 1924, kiam samtempe ĝi venis en posedadon de Ĉeĥoslovaka ŝtato. La plej intensa ŝanĝo estis konstruo de nova halo por riparoj de dizellokomotivoj komence de 1980-aj jaroj, pro kiu devis esti malkonstruitaj iuj jam historiaj objektoj, ekzemple muntejo de vaporlokomotivoj. Pli granda parto de la origina hejtadejo restis konservita, inkluzive de teknologia aranĝo por ekspluatado de vapora trakcio. http://www.cdmuzeum.cz

Kastelo Křivoklát Křivoklát estas unu el la plej malnovaj kaj plej signifaj kasteloj de ĉeĥaj princoj kaj reĝoj.Ĝia historio komencis jam en 12-a jarcento. Dum regado de la reĝo Přemysl Otakar II-aestis konstruita vasta, grandioza, reĝa burgo, en kiu jam ekde infanaĝo kaj denove en maturaĝo restadis Karel IV-a. La burgo pli poste estis karakterize trakonstruigita fare de la reĝo Václav IV-a. Pli poste la burgon grandstile finkonstruigis kiel fortikigitan kastelon la reĝo Vladislav Jagellonský.La kastelo Křivoklát estis kelkfoje grave difektita de brulegoj. https://www.hrad-krivoklat.cz/cs https://eo.wikipedia.org/wiki/K%C5%99ivokl%C3%A1t_(burgo)

F1 CDP Praha/Prago – faka ekskurso al centra regadejo

Laborejo, (ekfunkciigita en la jaro 2016) havas sidejon en kvinetaĝa konstruaĵo. En la tri plej supraj etaĝoj troviĝas plejparte trafikaj direktosalonoj por instruado de estontaj trajntrafikaj direktistoj. Trajntrafikaj direktistoj direktas fervojan trafikon sur fervojaj linioj Česká Třebová – Kolín (krom stacioj Česká Tebová, Brandýs nad Orlicí kaj Pardubice), Olbramovice – Praha, Kolín – Kralupy n. Vltavou.

Postkongreso 12.5.-16.5.2022 Pardubice

Pardubice estas agrabla urbo en ebenaĵo, ĉe rivero Labe (Elbo), kiu post granda prospero en 15 jarcento malprogresis post tridekjara milito (1618-1648) kaj stagnis 200 jarojn ĝis la tempo, kiam atingis ĝin konstruado de fervojo (1845).

Kun la fervojo venis ĝenerala ne nur industria progresa evoluo, kiu daŭras ĝis nun. Sed Pardubice ne estas nur industria urbo kaj trafika nodo. En ĝia centro oni konservis unika historia komplekso, kiu konsistas el malnova urbo kaj kastelo, kiuj estis kostruitaj ĉefe en du epokoj-de la gotika kaj renesanca. Proksime kompletktigas fortifikado de la urbo burgo Kunětická hora, kiu staras sur ununura, el malproksimo videbla monto.

Nuntempa urbo estas ankaŭ sidloko de samnoma regiono kaj sidloko de universitato, samtempe havas tre bonan fervojan kunligon.Ci estas ankaŭ atigebla per aŭtostrado kaj aviadilo. Pardubice ĝis nun ne konas amasan turismon kaj estas nature agrabla kaj viva urbo.Atendas vin multe da gastejoj,kafejoj ktp. Dum postkongreso la urbo servos nin kiel loko, el kiu ni faros ekskursojn.

14.5.2022 Litomyšl – urbo de UNESCO kaj muzeo esperanta muzeo en Svitavy

Litomyšl estas elstara historia urbo en regiono Pardubice . Komencon de ĝia historio ni trovas en 12a jarcento. En 19a jarcento Litomyšl fariĝas centro de societa vivo, klereco kaj artoj. En la jaro 1824 ĉi tie naskiĝis muzika komponisto Bedřich Smetana, plue pentristo Julius Mařák (1832), aktivis ĉi tie elstaraj personoj – verkistoj Božena Němcová kaj Alois Jirásek.En areo de renesanca kastelo, konstruita en la jaroj 1568-1581, kiu estis en la jaro 1999 enskribita en nomaron de la monda kultura heredaĵo UNESCO, estas organizata ĉiujare ekde 1949 famkonata Internacia opera festivalo Litomyšl de Smetana.Smetana placo en Litomyšl estas ĉirkaŭita de multaj historiaj domoj kun tute konservita arkaro sur ambaŭ flankoj. Interesa estas domo U Rytířů (Ĉe Kavaliroj) – renesanca konstruaĵo kun riĉe ornamita ŝtona fasado el jaro 1550. http://www.litomyšl.cz

Urbo Svitavy situas en regiono de Pardubice kaj ĝia historio komencas en duono de la 12-a jarcento. El origina vilaĝo ĝi iom-post-iome transformiĝis al elstara urbo. Ĝia plej granda florado venis en 19-a jarcento, kiam tra teritorio de la urbo estis konstruita fervoja linio, kunliganta urbojn Brno kaj Česká Třebová kun Prago. En tiu ĉi tempo ĉi tie komune vivis Germanoj, Ĉeĥoj kaj Hebreoj. Naciecaj disputoj kulminis dum la 2-a mondmilito. Poste la urbon loĝigis ĉeĥaj familioj el diversaj partoj de la respubliko. El tempoj de ĉeĥa-germana kunekzistado en la urbo konserviĝis tielnomata Ottendorfa domo, kiu estis konstruita el financaj donacoj de la samurbano de Svitavy, entreprenisto Oswald Ottendorf,kiel publika biblioteko kaj legejo por germana kaj ĉeĥa loĝantaro. En tiu ĉi domo nun troviĝas ankaŭ Muzeo de Esperanto. .http://www.muzeum.esperanto.cz/eo/cxefahttp://www.svitavy.cz,

15.5.2022 Hradec Králové, Běleč, Třebechovice p/O, Krňovice La plej malnova kaj en Meza Eŭropo unika kolekto de historia fervoja komunika kaj sekuriga tekniko situas en Hradec Králové (areo de la kompanio Signal Mont s. r. o.) kaj ĝia filio en fervoja stacio Děčín hl. n. La ambaŭ ekspoziciojn ekspluatas Teknika centra oficejo de trafika vojo, subigita al Administrado de la fervojoj, ŝtata organizo. .https://www.tudc.cz/index.php/muzeum/

Tendaro en Běleč estis fondita en la jaro 1929. Ĝi aperis kiel pure somera tendaro kun deziro krei spacon por ariĝado de la junularo. Ni ĉi tie tagmanĝos kaj ĝuos trankvilan atmosferon meze de bela naturo.

Muzeo de betlehemoj en Třebechovice Muzeo de betlehemoj en Třebechovice en siaj kolektoj havas pli ol 400 betlehemoj, konstruitaj el plej diversaj materialoj kaj devenantaj el la tuta Ĉeĥa respubliko. La plej valora kaj plej admirata estas unika mekanika „Třebechovický Proboštův betlém„, konstruita fare de popolaj lignoskulptistoj Josef Probošt, Josef Kapucián kaj Josef Friml. Krom Probošta betlehemo la muzeo proponas ankaŭ grandan vitran betlehemon, kies partojn ricevis la papo Pius XIIa aŭ urbestro de la kanada Montrealo. https://betlem.cz

Loko de la kongreso : Hotel Grand Beroun Nám. M. Poštové 49 CZ 266 01 Beroun Česká republika tel. : +420 311 501 501 www.grandberoun.cz hotel@grandberoun.cz

Adreso de LKK Český železničářský esperantský svaz z.s. Bratří Hubálkù 161 CZ 560 02 Česká Třebová Česká republika tel. : +420 602 483 265 kongreso@atlas.cz

Alkroĉitaj dokumentoj


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo