emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Diversaĵoj > La fervojo Chongqing –Xinjiang- Eŭropo

La fervojo Chongqing –Xinjiang- Eŭropo


Antaŭ du jaroj, en kunsido por antaŭenpuŝi disvolviĝon de la ekonomia zono de la rivero Jangzio, ĉina prezidanto Xi Jinping instrukciis, ke antaŭ ol agi por antaŭenpuŝi la disvolviĝon de la ekonomia zono, necesas konsideri longedaŭrajn interesojn de la ĉina nacio kaj sekvi la vojon de ekologia prioritato kaj verda disvolviĝo. Li ankaŭ akcentis, ke en la nuna kaj sufiĉe longa periodoj, necesas meti renormaligon de la ekologia medio de la rivero Jangzio en absolutan prioritaton kaj fokusiĝi al granda protekto, sed ne granda ekspluato. Raportistoj de Ĉina Radio Internacia lastatempe vizitis la municipon Chongqing kaj rimarkis, ke post du jaroj depost praktiko de la strategio pri disvolvo de la ekonomia zono de Jangzio, Jangzio, kiu estas honore titolita kiel la patrina rivero de la ĉina nacio, rekomencis sian novan vojaĝon.

Rapidigo de konstruado de altrapida fervojo en Chongqing kaj kunligo de ĝi kun la ekstero havas tre gravan strategian signifon por pluapaŝe plifortigi la ligitecon de "Zono kaj Vojo" kaj la ekonomia zono de Jangzio. Post sesjara disvolviĝo, la internacia fervojo Chongqing-Xinjiang-Eŭropo, kiu iras de Chongqing al Eŭropo, jam fariĝas fama marko.

Parolante pri ekfunkciigo de la fervojo, Qi Dan, ĝenerala direktoro de la limigita transporta kompanio de la fervojo Chongqing-Xinjiang-Eŭropo konigis :

"La regula trajna servo estas sukcesa praktiko de la iniciato de "Zono kaj Vojo" en Chongqing. Fakte ĝi funkciis antaŭ prezento de la iniciato. La municipo Chongqing situas en la landinterno de Ĉinio, ne proksime al landlimo, nek al maro. En 2008 la loka registaro decidis enkonduki informadikajn industriojn por antaŭenigi la industrian altgradigon, tamen la varotransporto ne kontentigis la bezonon. Sed kiel enkonduki ? Venis al ni la ideo pri revigligo de la antikva silka vojo. Se ni havos fervojon inter Ĉinio kaj Eŭropo, Chongqing povos posedi la unikan geografian avantaĝon, anstataŭ malavantaĝon, en komerco. En la 28a de januaro de 2011, la unua regula trajno provfunkciis sur la fervojo."

La fervojo Chongqing-Xinjiang-Eŭropo etendiĝas tra Xinjiang aŭ la Interna Mongolio ene de Ĉinio, poste tra Kazaĥio, Rusio, Belorusio, Pollando, kaj fine ĝis la celloko Duisburgo en Germanio. La tuta longo estas 110 00 kilometroj, kaj la tempo de veturado estas 13 tagoj. Kompare kun la tradicia unuavice rivera kaj poste mara transportado, estas ŝparitaj preskaŭ 30 ĝis 40 tagoj. Cetere la kosto de tia transportado estas nur kvinono kaj sesono de tiu de aertransportado.

La haveno Guoyuan estas la plej granda haveno en la sudokcidenta landparto de Ĉinio, kiu havas 16 ankrejojn de 5000 tunkvantoj, 30 milionojn da tunoj de jara kapablo de ŝarĝado kaj malŝarĝado kaj 2 milionojn da konteneroj. En la 28a de decembro de 2017, la haveno oficiale fariĝis la dua ekvetura stacio de la regula trajno de Chongqing-Xinjiang-Eŭropo. Ĝenerala vicdirektoro de la Korporacio de Chongqing pri havenaj aferoj kaj transporto, Huang Ji, diris al raportistoj, ke tio havas gravan signifon :

"Tiamaniere ni rekte ligas la iniciaton "Zono kaj Vojo" kun la ekonomia zono de la rivero Jangzio. Antaŭe ni prenis Tuanjiecun kiel la ekveturan stacion, tiam varoj el ŝipoj aŭ en konteneroj devas esti unue transportitaj en trajnon, kaj nun varoj povas esti rekte transportitaj al la trajno kaj atingi finan cellokon, kaj tio havas tre grandan signifon."

Wang Zhiqiang, vic-direktoro de la Chongqing-a Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo, konigis :

"Post ĝia unuafoja funkciigo en la 28a de januaro de 2011, la nombro de la veturoj inter Chongqing kaj Eŭropa laŭtakse superas 1500, kiu okupis kvaronon de la totalaj veturoj sur la fervojo Ĉina-Eŭropa Trajno, cetere pli ol 120 miloj da konteneroj estis transportitaj, ĉio ĉi donas gravan influon por plifortigi la ekonomian kaj komercan kunlaboron inter Ĉinio kaj Eŭropo."

Krome celllokoj de tiu ĉi linio etendiĝas, varoj estas distribuitaj aŭ kolektitaj ne nur en Duisburgo en Germanio, sed ankaŭ en pli ol 30 urboj de 10 landoj, inkluzive de Rusio, Belorusio, Italio, Nederlando, Belgio, Vjetnamio, Singapuro, kaj la valoro de varoj transportitaj en la fervojo Chongqing-Xinjiang-Eŭropo okupas 80% de tiu de ĉiuj varoj inter Ĉinio kaj Eŭropo. La regula trajno inter Chongqing kaj Eŭropo jam fariĝas ĉefa transportilo sur tero inter Ĉinio kaj Eŭropo.

2018-01-16 17:16:38 Redaktoro:Selena http://esperanto.cri.cn/2521/2018/01/16/162s196983.htm


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo