emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Novaĵoj, venontaj kongresoj > ■➤ 3-9 maj. 2019 : 71-a IFEF-kongreso en Malaga, Hispanio

■➤ 3-9 maj. 2019 : 71-a IFEF-kongreso en Malaga, Hispanio


(Tiu artikoleto atingeblas ankaŭ per la (iom) pli simpla adreso : http://ifef.free.fr/Malaga2019)


La 71-a IFEF-kongreso okazos en Malaga, Hispanio, de la 3-a ĝis la 9-a de majo 2019.

Antaŭe kaj samtempe okazos la 78-a Hispana Esperanto-Kongreso de la 2-a ĝis la 5-a de majo.

ĈIUJN NECESAJN INFORMOJN vi trovos en la sekva retejo :

https://ifefesperanto2019.wordpress.com

Propra retejo de la IFEF-kongreso en Malaga 3-9ajn de majo 2019

Atendos vin ne nur fakaj programoj, sed ankaŭ programeroj por la amikoj kaj simpatiantoj de fervojo, riĉa kultura programo (spektakloj, koncertoj, dancvespero) kaj vizito en unu el la plej belaj regionoj de Hispanio.

La diverstemaj fervojfakaj prelegoj prezentos novaĵojn kaj progresojn en Hispanio. Ne mankos temoj pri la moderniĝo de fervojo mondskale, tiel ke la kontribuo de la fervojistaj esperantistoj al nia kongreso povas demonstri ke la daŭra evoluo en fervojfaka medio estas inter la plej progresemaj.

Kvankam fervojista kongreso, ĉiuj esperantistoj kaj amikoj de fervojo estos bonvenaj ĉar ĝi estas malfermita al publiko, al la urbo, al ĉiuj kiuj interesiĝas pri Esperanto.



Suivre la vie du site RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | squelette | Mapo de la retejo