emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Novaĵoj, venontaj kongresoj > 23.11-26.11.2023 Virtuala kongreso de Esperanto

23.11-26.11.2023 Virtuala kongreso de Esperanto


Inter la 23-a ĝis la 26-a de novembro 2023 okazos la 4-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) : https://vk.esperanto.net. Ĝi jam fariĝis la plej grava kaj granda reta evento de Esperanto en la mondo ! En 2023 la tuta scienca programo de Torino, entute 22 prelegoj, estos spekteblaj kadre de la VK, samkiel tiu de Montrealo estis en la pasintjara VK. Cetere, reklamocele al la 4-a VK jam la prelegoj de la 3-a VK en UEA-viva : https://www.youtube.com/ueaviva.

Estas tre facile aliĝi al la 4-a VK ! Kiel individua membro de UEA vi rajtas senpage aliĝi (sed nur ĝis la 13-a de novembro 2023). Se vi ankoraŭ ne aliĝis, faru per https://vk.esperanto.net – sufiĉas informi vian UEA-kodon (en la formato xxxx-x - do plenan UEA-kodon, vi la vian supre). Post la limdato 13.11.23 povos aplikiĝi simbola kotizo. Se vi jam aliĝis, ni antaŭĝojas pro nia renkontiĝo dum VK ! Ni ankaŭ afable petas de vi diskonigi la informon !

Por proponi programeron : eblas tion fari kaj por la kerna programo kaj por la Virtuala Movada Foiro. Tion eblas fari ĝis inkluzive la 5-an de novembro. Vidu, kion tion fari, ĉe : https://vk.esperanto.net/2023/programo.

Ni ankaŭ kore invitas vin subteni la eventon per donaco : tion eblas fari dum la aliĝo. Tiuj, kiuj donacos 50 EUR aŭ pli aperas kiel Subtenantoj. Ankaŭ eblas konstante donaci per : https://uea.org/alighoj/donacoj/virtuala_kongreso. Dankon al vi, se vi donacos aŭ donacis !

Helpu disvastigi la VK-n inter viaj konatuloj ! Vi estas parto de la sukceso de VK !

Elkorajn salutojn, UEA.org


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo