6.8.2024 Ĉeĥio - Esperanto super la abismo
La amika renkontiĝo de esperantistoj-fervojistoj okazis 6.8.2024 en urbo Hranice kaj ĉirkaŭaĵo. De fervoja haltejo Hranice město ni ekiris piede al fama Abismo de Hranice. De ĉi tie ni iris al estinta stacidomo Teplice, kiu nun servas kiel informcentro de la abismo, poste nia vojo dauris tra la banloko Teplice al Teplice n. B.-Zbrašov, kie ni vizitis kioskon kaj renkotiĝis tie kun tiuj, kiuj ne volis iri piede. Tie estis tre vigla babilado kaj malonga programo. Ni esperas, ke la aranĝo plaĉiis al ĉiuj partoprenantoj.
