emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Pasintaj aranĝoj > 10-12.10.2015 Brazilio-La fervoja vilaĝo invitis vin !

10-12.10.2015 Brazilio-La fervoja vilaĝo invitis vin !


La 9-a Esperanta Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo okazis en la tagoj 10-11-12a de oktobro 2015, en la fervoja muzeurbo Paranapiakabo, situanta je ĉirkaŭ 50 km for de la ĉefurbo San-Paŭlo. Dum tiu evento, la kongresanoj konatiĝis kun turisma kaj historia vilaĝo, kies loĝantoj emas akcepti Esperanton kiel laborlingvon. Lokaj fakuloj pri turismo kaj gvidataj ekskursoj pretis debati pri la temo de la kongreso. Paranapiakabo, vilaĝo tipe brita, fondiĝis pro la konstruado de la unua fervojo en la ŝtato San-Paŭlo, en 1865, nome São Paulo Railway. La tiamaj fervojistoj bone zorgis pri la vilaĝa arkitekturo, pri la domoj faritaj el ligno kaj eĉ pri repliko de ia “Big Ben”, granda horloĝo instalita en la stacidomo. Por kompletigi la scenejon, la regiono situas sur la alto de la mara montaro kaj estas daŭre vualita per nebulo kaj etoso similaj al tiu de Londono.Dum la kongreso vi povas viziti Muzeon de Fervoja Teknologio Ni pensas,ke la kongreso estis sukcesa.Dankon al ĉiuj partoprenantoj ! Plu informoj : Paranapiakabo
Facebook pri la aranĝo

Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo