emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Kontaktoj/ Koresponda servo/ Ret listo > Ret-listo de IFEF

Ret-listo de IFEF


Ĉi-sube vi trovos la necesajn informojn por aboni la IFEF-retliston.

La diskutaĵoj temas pri ĉio, kio rilatas al IFEF, pri la fervojfaka laboro, pri la IFEF-kongresoj, ktp. La celo estas plifaciligi komunikadon inter la IFEF-membroj kaj ĉiuj, kiuj interesiĝas pri "fervojo kaj Esperanto". Tial, se vi konas homojn, kiuj interesiĝas pri IFEF, ankaŭ vi ne hezitu inviti ilin. Ju pli granda estos la komunumo, des pli interesaj kaj fruktodonaj estos la diskutoj. Komence de decembro 2020 en ĝi interŝanĝis mesaĝojn pli ol 80 membroj.

Al tiu listo povas aliĝi iu ajn, membro aŭ ne-membro de IFEF.
Ni bonvenigas iun ajn, kiu interesiĝas pri la agado de IFEF, pri fervojo, trafiko, vojaĝado kaj tekniko.

Praktike : (anstataŭ la indikitaj /a/, memkompreneble tajpu la kutiman helikan @ )

Por enlistiĝi, sendu simplan mesaĝon al :.. peto/a/ifef.net

Post kelkaj horoj (aŭ tagoj se la respondeculo tiam ferias !), vi ricevos aŭtomatan mesaĝon kun titolo "Bienvenue sur la liste ifef-forumo" (= "Bonvenon en la retlisto ifef-forumo"). Vi havas nenion por fari. Ricevo de tiu mesaĝo signifas, ke vi jam membras en la listo.

Viaj kontribuoj estas bonvenaj.
Por skribi al la listo
, tio signifas "al ĉiuj listanoj", simplas : mesaĝu al ..ifef-forumo/a/framalistes.org.

Atentu : kiam vi sendas mesaĝon al la listo, necesas uzi la retadreson, per kiu vi enlistiĝis.

Pri problemoj, demandoj, ktp., demandu nin.


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo