![]() | ![]() | ![]() |
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio |
Sur tiu ĉi paĝo, vi trovos la necesajn informojn por aboni la retliston pri IFEF.Nuntempe nian retliston uzadas 49 membroj
La temo de tiu retlisto estas ĉio, kio rilatas al IFEF. Komence, ĝi povos estis uzata kaj por dissendi novaĵojn kaj por komuna interdiskutado. Se montriĝos, ke tro da mesaĝoj alvenas, aliajn retlistojn oni kreos (listoj por diskutado, por nura dissendo de novaĵoj, por IFEF-anoj, por komitatanoj, ktp.).
La celo estas plifaciligi disvastigadon de informoj ne nur interne de la federacio mem, sed ankaŭ al ekstere. Tiel espereble pli multaj kaj pli fruktodonaj estos la interŝanĝoj inter ĉiuj interesiĝantoj pri IFEF.
Praktike : (Atentigo : por malhelpi spamadon, anstataŭ /a/
Sendu mesaĝon (enhavo ne gravas, skribu iun ajn vorton, kiel titolon kaj tekston) al
Vi ricevos mesaĝon (franc-lingvan) Simple respondu tiun mesaĝon (enhavo ne gravas). Jen finite. Post kelkaj horoj (aŭ tagoj se mi forestos), vi ricevos du mesaĝojn :
La enhavo de tiuj 2 mesaĝoj ne gravas : temas pri la samaj indikoj, kiujn vi povas legi ĉi-sube. Post membriĝo, jen kelkaj indikoj : Atentu ! Kiam vi sendas mesaĝon al la sekvaj retpoŝt-adresoj, por ke via mesaĝo estu ĝuste pritraktita de la aŭtomato ("yahoogroupes"), necesas uzi la retadreson, per kiu vi membriĝis. Por skribi al ĉiuj listanoj, sendu mesaĝon al
Se vi deziras ricevi nur unu mesaĝon tage (la mesaĝoj de ĉiuj
mesaĝoj en sama mesaĝo), sendu malplenan mesaĝon al :
Por malaboni la liston, sendu mesaĝon (enhavo ne gravas) al
Se vi deziras dum kelkaj tagoj ne plu ricevi la mesaĝojn (sen malaboni, ekz. okaze de foresto), por ke ne plen-ŝtopiĝu via
skatolo, sendu mesaĝon al
Por legi la arkivigitajn mesaĝojn, vizitu http://fr.groups.yahoo.com/group/ifef/. Se vi ne sukcesos, demandu min (estas iom nesimple :-( ... kaj helpi... mi provos :-)) Pri problemoj, demandoj, ktp., demandu min. Laste, sed ne balaste, se vi konas homojn, kiuj interesiĝas pri IFEF kaj havas ret-aliron, ankaŭ vi ne hezitu inviti ilin. Ju pli multnombraj ni estos, des pli interesaj estos la diskutoj. |