emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Fakaj aktivaĵoj > Czech Raildays

Czech Raildays

artikolo el El fervoja mondo

En foiro Czech Raildays estis prezentitaj novaĵoj de fervoja tekniko

En areo de fervoja stacio Ostrava hl. n. estis marde 19-a Junio 2018 solene inaŭgurita vice jam 19-a internacia foiro de fervoja tekniko, de produktoj kaj aliaj servoj por bezonoj de fervoja kaj urba trafikoj Czech Raildays. La ĉijaran foiron partoprenis rekorda nombro 203 ekspoziciantoj el dekdu eŭropaj landoj. Dum solena inaŭguro la 19-a Junio en 9.00 horo bonvenigis la ekspoziciantojn kaj honorajn gastojn direktoro de la foiro Stanislav Zapletal. Li memorigis tropostulemon de ĉijaraj preparoj, ĉar la foiro de jaro al jaro pligrandiĝas kaj flanke de ekspoziciantoj kreskas ankaŭ ilia interesiĝo. La plej granda ekspozicianto estis tradicie Ĉeĥaj Fervojoj, “Nia respubliko bezonas, ke la fervojo sane kaj sendifekte pulsu”, akcentis Zapletal. Sekvis alparolo de ĝenerala direktoro de Ĉeĥaj Fervojoj (ČD) Pavel Krtek, kiun kompletigis ĝenerala direktoro de SŽDC (Direktado de fervoja trafika vojo) Jiří Svoboda. Post salutvortoj de aliaj honoraj gastoj kaj fino de solena inaŭguro plenigis la areon centoj da vizitantoj, trairantaj kiel internajn, tiel eksterajn spacojn de la foirejo, spektante kaj informiĝante pri tre multaj ekspoziciaĵoj. Al la foiro tradicie apartenis ankaŭ faka konferenco, ĉijare kun subtitolo “Ĉeĥa fervojo en epoko 4.0”. Ĝia parto celanta vartrafikon okazis jam antaŭvespere de la solena inaŭguro, lunde la 18-an de Junio posttagmeze. Kiel unua rolis Inĝ. Pavlína Tomková el ĉeĥa Ministerio de trafiko, kiu interkonatigis partoprenantojn kun problemaro de subtenado de konstruado de la branĉtrakoj, intermodalaj terminaloj kaj pliaj publikaj kaj nepublikaj infrastrukturoj, kunligitaj kun vartrajna fervoja trafiko. Poste Inĝ. David Fuksa el SŽDC prelegis pri okazantaj kaj preparataj gravaj infrastrukturaj konstruaĵoj en la ĉeĥa fervojreto. Li tuŝis ankaŭ antaŭnelonge aprobitan trakonstruon de la fervoja nodo en urbo Brno kaj forŝovon de ĝia Ĉefstacio en varianto, kiu estas por vartrafiko neoportuna kaj faros el Brno mallarĝan kolon en transita koridoro inter nordo kaj sudo de Eŭropo. Inĝ. Miloš Zeman, kiel reprezentanto de la entrepreno Škoda Auto en sia prelego krom alia anoncis, ke kvociento de fervojtrafika transporto kun fabrikitaj aŭtomobiloj per fervojo atingas ĉirkaŭ 55% (tio estas pli ol ĝenerala kvociento de la fervojo en la merkato), kaj ambicio de lia entrepreno Škoda, kiu en la jaro 2017 fabrikis 1,2 milionojn da aŭtomobiloj estas tiun ĉi nombron kaj ilian ttransporton pere de fervojo pligrandigi. Lundan parton de la konferenco finis prelego fare de Inĝ. Tomáš Konopáč, kiu priskribis kurantan staton en enkondukado de ERTMS/ETCS en Ĉeĥaj Fervojoj. Ne estas sekreto, ke okazantaj laboroj laŭplane malfruiĝis, tamen li ripetis, ke post la jaro 2025 (post forpaso de transira kvinjara periodo) estos sur ĉeĥa ĉeflinia reto ekskluzive enkondukita tiu ĉi sistemo de sekurigo kaj ne eblos trafikado de veturiloj neekipitaj de ĝia mobilparto. Dua parto de la faka konfernco sekvan tagon apartenis ekskluzive al reprezentantoj de Unuiĝo ŽES-NAD.CZ. Unue prelegis ĝia plenumdirektoro, Inĝ. Oldřich Sládek, Sekvis lin Inĝ. Jaroslav Tyle, kiu prezentis vicon da problemaj karakterizaĵoj de fervoja reto, bezonataj en intereso de vartrafika, sed ankaŭ pasaĝera trafiko solvi. Inter ili estas nesufiĉaj kapacitoj de iuj liniosekcioj kaj fervojnodoj, ekzemple de Česká Třebová, Praha, liniosekcio Česká Třebová – Choceň, tute nekontentiga teknika stato de la tielnomata dekstra trajnkunligo, aŭ linio Kolín- Nymburk – Mělník – Ústí nad Labem-Střekov –Děčín, devigo iom-post-iome rekonstrui nekonvenan kontinukurentan sistemon 3 kV al alternkurenta 25 kV 50 Hz , enkondukon ETCS por plibonigi sekurecon de la trafiko, plibonigo de kapacito de la reto k.t.p. Lin sekvis Mgr. Tomáš Tyll, advokato de praga firmao VKS Legal, kiu es sia prezentado kritikis longan preparadon de la projektoj por konstrulaboroj, kompetentajn nekomprenojn rilate nove aperinta Ofico por transiro al trafika infrastrukturo aŭ nerespekton de deĵora leĝo fare de iuj ŝtataj oficistoj en trafikministerio, konkrete nerespekto de iuj registaraj akceptoj, kunligitaj kun plia disvolvo de fervoja infrastrukturo. Duan parton de la faka konferenco finis sinjoro Petr Šimral el firmao Metrans Rail. Tiu indikis kelkajn kazojn, kiam malbona organizo de trafiko, restantanta el tempo antaŭ tridek eĉ pli da jaroj komplikas vartrafikon kaj kaŭzas ĝian nekonkurenckapablon. Temas ekzemple pri konservo de destinitaj anoncstacioj, kie estas bezonata haltigi ĉiun vartrajnon por informi pri veturinstrukcioj. Tion oni nuntempe povas solvi alimaniere, laŭeble jam en ekvetura stacio de la trajno. Li menciis, ke estas bezonata ŝanĝi organizon de trajntrafiko en eksterordinaraj kazoj kaj trafikinterrompiĝoj tiel, ke vartrajnoj ne havu ĉiam plej malaltan prosperon. Plej multaj vizitantoj pritaksis nivelon de la foiro laŭ ekspoziciataj objektoj sur ekstera areo de la ekspoziciejo. Tie dominis du elmontraĵoj – ĉeĥa elektra lokomotivo “bobina” 140.042 de la trafikisto IDS Cargo en retrofarbado kaj elektra trajnunuo 2 140 768-4 34 Wea-003a de la trafikisto Koleje Ślaskie. Vartrafikon reprezentis kelkaj varvagonoj. Legios prezentis sian unubarelan varvagonon serio Zacns. Tatravagonka Poprad ekspoziciis cisternon serio Zacns kaj ankaŭ konteneran varvagonon, t.n. Innowaggon serio Sggrrs kun alkonstruaĵoj Innofreight destinitaj por transporti brunan karbon por elektrejo Chvaletice. Temas jam pri unumila varvagono de tiu ĉi serio, fabrikita en Poprad (Slovakio), pri kio atestis surskribaĵoj sur la jam menciitaj konteneroj. Solena transdono de tiu ĉi unumila varvagono al prezidanto de ČD Cargo, sinjoro Ivan Bednárik, okazis merkrede 20-a Junio en 13.00 horo. Plian konteneran vagonon de serio Sgnss prezentis en la foiro entrepreno Maŝinejoj kaj riparejoj Ostrava. Sur la vagono etis lokigitaj du alkonstruaĵoj dokumentantaj uzadon de la vagono por transporto de segmaterialo kaj nesegita ligno. Preferindaĵoj de intermodalaj vagonoj estis evidentaj ankaŭ ĉe alia vagono de serio Sggrrs kun t.n. ŝarĝopaledoj ebligantaj transporton ekzemple de metalurgiaj produktoj. Grandan interesiĝon de la vizitantoj altiradis spaco destinita al fajrobrigadistoj SŽDC Ostrava, kiuj prezentadis ekzemple transkargadon de danĝeraj produktoj el cisterna “elreligita” vagono, subapogita de transporteblaj hidraŭlikaj ŝraŭbokrikoj por levado. Alia elmontraĵo montris likvidon de akcidento – kunpuŝiĝo de pasaĝeraŭtomobilo kun supre menciita cisterno. Kompreneble atenton altiradis ankaŭ aliaj veturiloj. Ekzemple Trafika entrepreno Ostrava ĉi tie prezentis komplete novan serion de veturiloj kun nova aspekto, inter ili tute novan dupartan tramon TANGO NF2 “nOVA” de la svisa firmao Stadler. Sur ekstera areospaco estis reprezentitaj ankaŭ produktistoj de konstruaj kaj bontenigaj mekanismoj. Internaĵo de ekspozicia halo apartenis al liverantoj de diversaj elektronikaj aparatoj kaj objektoj, bezonataj kaj uzataj en trafiko, staciaj kaj veturilaj ekipaĵoj, trakmaterialo kaj bontenado ... Interesa estis prezento de aranĝaĵo ETCS de la firmao THALES. Ne eblas priskribi pli detale ĉion. Fine ni konstatu, ke al multaj vizitantoj apartenis kiel kutime ankaŭ kelkaj esperantistaj fervojistoj. Ni deziru al la organizantoj kaj al ĉiuj partoprenantoj, ke ankaŭ venonta, jubilea 20-a foiro estu sukcesa.


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo