emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Diversaĵoj > Dumviva premio de ĉina Esperanto-movado al s-ro Li Sen

Dumviva premio de ĉina Esperanto-movado al s-ro Li Sen


(el mesaĝo de Leopold Patek, la 23-an de majo 2011)


Elsendo de China Radio Internacia de la 20-a de majo, vendredo


Dumviva premio de ĉina Esperanto-movado al s-ro Li Sen, Honora prezidanto de Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio

La 20-an de majo en Pekino, solene okazis celebrado de la 60-a datreveno de Ĉina Esperanto-Ligo, kun la ĉeftemo Marŝi kun Espero. Pli ol 260 Esperantistoj el Aŭstrio, Brazilo, Hungario, Italio, Islando, Japanio, Korea Respubliko, Pollando, Mongolio kaj el pli ol 20 urboj aŭ regionoj de Ĉinio partoprenis en la celebrado.

Chen Haosu, prezidanto de Ĉina Popola Asocio de Amikeco kun Fremdaj Landoj kaj prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, Guo Xiaoyong, konstanta vicprezidanto de Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Administracio, la unua vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, Renato Corsetti, eksa prezidanto de UEA, kaj aliaj faris parolon en la celebrado. Yu Tao, vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de ĈEL prezidis la aktivadon.

S-ro Renato Corsetti, faris parolon. Li diris : En la celebrado, Ĉina Esperanto-Ligo donis al kvar veteranaj Esperantistoj dumvivan premion de ĉina Esperanto-movado. Ili estas s-ro Li Shijun, Esperanto-nomo Laulum, akademiano de Esperanto, s-ro Li Sen, Honora prezidanto de Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio, s-ino Tan Xiuzhu, prezidanto de la Kontrola Komisiono de ĈEL, eksa prezidanto de ĈEL kaj s-ro Xie Yumig, Esperanto-akademiano.

Okaze de la 60-a datreveno de Ĉina Esperanto-Ligo, ĉinaj kaj aliandaj esperantistoj sinsekve esprimas siajn bondezirojn. Karaj amikoj, permesu min diri bonan 60-jaran naskiĝtagon al Ĉina Esperanto-Ligo ! Kaj mi esperas, ke en la estonteco, junaj Esperantistoj ĉinaj estu pli aktiva kiel niaj antaŭuloj por fari brilan kontribuon al prosperiĝo de Ĉina Esperanto-movado, marŝante kun espero.


La elsendo estas/is aŭskultebla ĉe http://esperanto.cri.cn/



Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo