emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Diversaĵoj > Altrapida fervojlinio inter Ankaro kaj Istanbulo

Altrapida fervojlinio inter Ankaro kaj Istanbulo


En 2004 Ĉinio komencis disvolvi la altrapidan fervojon. Ĝis la fino de 2013 la totala longo de altrapidaj fervojlinioj en Ĉinio atingis 11 028 km, kaj la trajnoj povas kuri en la rapido de 380 km ĉiuhore. Laŭ tiu senco Ĉinio estas lando kun plej granda altrapida fervoj-reto kaj plej rapidaj trajnoj.

En februaro de 2014 la altrapida fervojlinio inter Ankaro kaj Istanbulo, kiu estis konstruita de Ĉina Fervoj-Konstrua Korporacio, oficiale plenumiĝis, kaj tio estas la unua tasko farita de Ĉinio en ekstera lando. Yuan Li, ĉefdirektoro de Ĉina Kompanio pri Civila Inĝenieriado sub la Ĉina Fervoj-Konstrua Korporacio, kiu partoprenis en la konstruado, opinias, ke glata funkcio de la programo metis firman bazon por ĉinaj entreprenoj dum ilia eniro en la eŭropan merkaton.

"La altrapida fervojlinio havas tre gravan signifon por la ekonomia regiono de la Silka Vojo. Turkio estas pordo de Eŭropo, kaj glata funkcio de la fervojo metis firman bazon, sur kiu ĉinaj entreprenoj povos kontrakte entrepreni la laboron en la eŭropa merkato."

Nuntempe la koncepto pri kontinuigebla disvolvo kun altefikeco, malaltkarbona ellaso kaj energi-ŝparo kiel kernoj, tago post tago fariĝas komuna kono, multaj landoj havas planon konstrui la altrapidan fervojon kaj komenci entreprenadon. Laŭ statistiko de internacia fervoja federacio, krom Ĉinio, nun pli ol 10 landoj faras konstruadon de la altrapida fervojo. Laŭ prognozo en la venontaj dek jaroj la longo de novkonstruotaj altrapidaj fervojlinioj atingos 10 000 km, kaj tio liveras senprecedence valoran ŝancon por ĉinaj fervojaj korporacioj.

En la lastaj jaroj ĉina fervoja korporacio jam subskribis interkonsenton pri kunlaboro kun Laoso, Tajlando, Usono, Rusio kaj Brazilo, kaj kelkaj programoj jam estas en plenumado. Cetere Ĉinio kaj Birmo, Pollando, Hindio kaj partaj mezaziaj landoj atingis komunan konon pri kunlaboro por disvolvi altrapidan fervojon.

Laŭ esploristo Yang Zhirong el la konsultiĝa institucio Anbound, la ĉina altrapida fervojo havas superecon en tekniko, fervoj-konstrua kapablo, kvalito kaj prezo.

Iuj sudorientaziaj landoj najbaraj al Ĉinio ĉiam havas deziron konstrui la altrapidan fervojon, kaj Ĉinio diskutas kun tiuj landoj pri kunlaboro por tio. En oktobro de 2013 ĉina ĉefministro Li Keqiang disvastigis la ĉinan altrapidan fervojon dum sia vizito en Tajlando, kaj tio kaŭzis varman eĥon.

"Mi aŭdis pri la ĉina altrapida fervojo. Se en Tajlando troviĝos tia altrapida trajno ni povos esti favorataj."

"Multaj tajlandanoj prenas aŭton kiel normalan veturilon, kaj tio malŝparas tempon. Se ni havos altrapidan trajnon, estos pli oportune."

CRI Ĉina radio 15.7.2014


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo