I F E F 
 (Kongresoj - Skisemajnoj) 


  • Ĉiun jaron, la ĝenerala kunveno de IFEF okazas kadre de kongreso en iu el la membro-landoj.

    Partoprenas tiun kongreson ofte pluraj centoj da homoj el ĉirkaŭ 20 landoj (kaj sen interpretisto!), ĉiun jaron en malsama lando.

    La venonta kongreso, la 59-a, okazos en Parizo, en Francio, de la 12-a ĝis la 19-a de majo 2007.



    12-19 MAJO 2007
    • Francio
    • Paris (+ post-kongreso en Lyon 19-21 majo) (Atentu : ne plu liberaj lokoj por la post-kongreso)
      • 59-a kongreso de IFEF, Internacia Fervojista Esperanto-Federacio.
        En la programo: labor-kunsidoj sed ankaŭ prelegoj, ekskursoj, distraj vesperoj, ktp.
        Grave : Pri la kompleta pago de ĉiuj mendoj (tranoktoj, manĝoj, ekskursoj,...) : tre grave estas sufiĉe frue mendi kaj pagi la manĝojn kaj tranoktojn. La LKK povos certigi nur la menditaĵojn, kiuj estos pagitaj ĝis la limdato. La kialo fontas el tio, ke la diversaj entreprenoj (tranoktejo, manĝoj, ekskursoj) pli kaj pli postulas antaŭan kompletan pagon.

        TRE GRAVE : sur la disdonitaj aliĝiloj, la informoj pri la bankkonto estas eraraj.
        La ĝustaj nomo kaj kodoj de la bankkonto estas jenaj :
        AFCE
        LA BANQUE POSTALE- PARIS
        75900 PARIS CEDEX 15 France

        IBAN : FR19 3004 1000 0105 2143 5H02 069
        BIC : PSSTFRPPPAR

        Ĉi tiujn nomon kaj kodojn bonvolu uzi kaj, se eblas, informi ankaŭ viajn kongres-partoprenontajn konatojn. Antaŭdankon.

        Jen pdf-dokumentoj pri la kongreso kaj post-kongreso. Korektitaj estas la aliĝiloj sed bonvolu atenti, ke la invitilo(j) PLU ENHAVAS erarajn indikojn pri la bankkonto.
        kongres-invitilo : Invitilo al IFK-2007 en Parizo(pdf 2,5 Mo) . . . . . . . . . . -aliĝilo : Aligxilo al la IFK-2007 en Parizo(pdf 1,2 Mo)


        La post-kongreso okazos en Liono, de la 19a ĝis la 21a de majo 2007 :
        (Atentu : ne plu liberaj lokoj por la post-kongreso)
        postkongres-invitilo : Invitilo al post-IFK-2007 en Lyon(pdf 324 ko) . . . . . . . . . . -aliĝilo : Aligxilo al la post-IFK-2007 en Lyon(pdf 500 ko)



        Se vi deziras printi
        tiun ĉi bildon
        A4-formate
        bonvolu alklaki ĝin
        bildo pri la IFEF-kongreso en Parizo, Francio, 12-19 majo 2007
        (doc-dosiero)
        bildo pri la IFEF-kongreso en Parizo, Francio, 12-19 majo 2007
        (pdf-dosiero)


      • Informoj :



(Arkiva paĝo)




Antaŭaj IFEF-kongresoj
JaroLandoUrbo
2006ĈinioŜanhajo
2005RumanioBraşov
2004HungarioSopron (fotoj venos)
2003GermanioDresden (fotoj venos)
2002BulgarioPlovdiv
2001ĈeĥioTábor
2000HungarioBudapest
1999FrancioLe Mans
1998DanioAalborg
1997SlovakioKošice
1996NederlandoDen Haag
1995HungarioPécs
1994AŭstrioKrems
1993ItalioCervia
1992GermanioMünster
1991ĈeĥoslovakioOlomouc
1990NorvegioHamar
1989HispanioSalou





    Enkadre de IFEF, ankaŭ internacia ski-semajno estas ĉiujare organizata de unu el la membro-landoj. La lastaj okazis en Bulgario, Hispanio, Francio, Ĉeĥio (raporto kun fotoj), Rumanio, Aŭstrio, Pollando, Francio (fotoj : 1 2 3) kaj Slovakio.




(Arkiva paĝo)



   Lasta ĝisdatigo   
  2007-feb-26