emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Diversaĵoj > Ĉinio kun 20 mil kilometroj da fervojoj por grandrapidaj trajnoj

Ĉinio kun 20 mil kilometroj da fervojoj por grandrapidaj trajnoj

JPG - 105.1 kb

Kruciĝo de la linioj de fervojoj por grandrapidaj trajnoj inter Pekino kaj Guangzhou kaj tiuj inter Xuzhou kaj Lanzhou apud la orienta stacidomo de Zhengzhou (fotita en la 1-a de septembro 2016)


Je la 6-a kaj 31 minutoj, la 10-an de septembro 2016, el la orienta stacidomo de Zhengzhou ekveturis la unua trajno G1908 liganta la urbojn Zhengzhou kaj Xuzhou. Tiu ĉi oficiala ekfunkcio de grandrapida trajno markis, ke la distanco de la ĉinaj fervojoj por grandrapidaj trajnoj jam transpasis 20 mil kilometrojn.

La funkciigo de fervojoj por grandrapidaj trajnoj en Ĉinio komenciĝis kun tiu de la interurba linio inter Pekino kaj Tianjin en 2008. Post ok jaroj ĉi-foje ekfunkciis la linio inter Zhengzhou kaj Xuzhou, kaj hodiaŭ ĝia reto jam estas tiel densa kiel tiu de aŭtoŝoseoj. Ĝi ŝanĝas la vivon de amaso da homoj per siaj agrabla aspekto kaj bona kvalito.

"Fervojoj por grandrapidaj trajnoj en tiaj zonoj de koncentriĝo de grandaj urboj, kiaj tiu ĉirkaŭ la baseno de Jangzio, tiu ĉirkaŭ la baseno de la Perla Rivero, kaj tiu ĉirkaŭ Bohai-maro, jam formas reton, kaj la orienta, meza, okcidenta kaj nordorienta partoj de Ĉinio estas interligitaj per tiuspecaj fervojoj. Tiuj ĉi faktoj montras, ke en Ĉinio jam estas fundamente formita la moderna reto de fervojoj por grandrapidaj trajnoj," diris Sun Zhang, profesoro de Tongji-universitato.

Sed kun pli granda ambicio Ĉinio jam projektas multe pli densajn fervoj-retojn etendiĝantajn tra la tuta lando. "Estonte la totala longeco de niaj fervojoj superos 200 mil kilometrojn, kaj tiu de fervojoj por grandrapidaj trajnoj ĉirkaŭ 45 mil kilometrojn," diris Fei Zhirong, funkciulo respondeca pri infrastrukturo ĉe la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado. Tiam la fervojoj de Ĉinio formos tian trafikan cirklon, kia ebligos veturadon inter apudaj grandaj kaj mezgrandaj urbojn en la daŭro de unu ĝis kvar horoj.

Redaktoro : Gao Shuyuan

Ipernity : El Popola Chinio

Facebook : EPC El Popola Chinio

Twitter : El Popola Chinio

http://www.espero.com.cn/2016-09/14/content_39297284.htm

Bildaro


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo