emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Diversaĵoj > Ĉinaj fervojoj por grandrapidaj trajnoj kunligos 80% de grandaj urboj antaŭ (...)

Ĉinaj fervojoj por grandrapidaj trajnoj kunligos 80% de grandaj urboj antaŭ 2020


La 29-an de decembro 2016, la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la blankan libron Disvolvado de Ĉina Transporto. La blanka libro diras, ke antaŭ 2020 Ĉinio havos fervojojn por grandrapidaj trajnoj kun longeco de 30 mil kilometroj, kunligante per ili pli ol 80% de siaj grandaj urboj, kaj rekonstruos 30 mil kilometrojn da ekspresaj aŭtovojoj.

Ĝis la fino de 2015, ĉina fervojreto kun la totala longeco de 121 mil kilometroj estas la dua plej granda en la mondo, kaj la 19 000-kilometraj fervojoj por grandrapidaj trajnoj — la plej longa en la mondo ; estas la plej grandaj en la mondo ankaŭ la reto de ekspresaj aŭtovojoj kun totala longeco de 124 mil kilometroj kaj tiu de navigvojoj longaj je 127 mil kilometroj ; kaj la transporta kvanto de poŝtaĵoj per ekspresa maniero, kiu servas al la urbanoj kaj vilaĝanoj de la lando, estas la plej granda en la mondo.

La blanka libro diras, ke antaŭ 2020 Ĉinio havos fervojojn por grandrapidaj trajnoj kun la totala longeco de 30 mil kilometroj, kunligante per ili pli ol 80% de grandaj urboj, rekonstruos ekspresajn aŭtovojojn kun longeco de 30 mil kilometroj, fundamente finkonstruos interurbajn fervoj-retojn inter Pekino, Tianjin kaj Hebei-provinco, en la regionoj ĉe la delto de Jangzio, tiu de la Perla Rivero, ĉe la meza baseno de Jangzio, en centra ebenaĵo, Chengdu, Chongqing kaj Shandong-duoninsulo. Ĉinio rapidigos konstruadon de interurbaj fervoj-retoj en urboj kun pli ol 3 milionoj da loĝantoj kaj plilongigos urbajn fervojojn longajn je 3 mil kilometroj.

Redaktoro Niu Xueqin

http://www.espero.com.cn/2017-01/03/content_40031226.htm

2017-01-03


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo