I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio |
Jam dum la projekto VERDEN – Daŭripova evoluo kaj transporto (2021-2023) okupiĝis IFEF i.a. pri la fervojvojaĝado kaj ĝia impakto al vivmedio. Unu el aktivaĵoj kadre de tio estis enketo pri la vojaĝmanieroj de partoprenantoj de diversaj E-renkontiĝoj. Pro la ebleco kompari vojaĝkutimoj en pli vasta mezuro ni preparis enketilon ankaŭ por partoprenantoj de EEK 2024. El pli ol 600 partoprenantoj respondis pere de googlo-formularo aŭ retpoŝte 132 el 19 landoj de Eŭropo kaj Asio. Kiel aspektas iliaj vojaĝkutimoj ? Surbaze de la plej oftaj respondoj oni povas konstati, ke tipa vojaĝanto :
• atingis Strasburgon trajne (60 %) aŭ aŭtomobile (39 %) duope aŭ grupe ; plej ofte veturis 5-8 horoj (36 %) ; preskaŭ 1/3 el ni veturis malpli 5 horoj.
• uzis longdistancan buson (ĉiun sepan) kaj ĉiun kvaran ajnan transportilon de urba trafiko (tramon, buson, metroon k.s.). Bona resulto por amastransporto !
• alveturis sen interŝanĝo de transportiloj (29 %) ; ŝanĝinte, do plej ofte unu- aŭ dufoje (preskaŭ ĉiun duan), sed 12 % el ni interŝanĝis eĉ sepfoje !
• havis por la interŝanĝo 21-60 minutojn (pli ol 40 %), malpli ol 20 minutoj 26 % el ni.
• konas kaj eluzas rabatbiletojn – por pensiuloj, fruaĉetantoj, multvojaĝantoj k.s.
• decidas pri elekto de transportmaniero laŭ komforto (44 %), prezo (kvar el 10) kaj poste laŭ vojaĝtempo (36 %). Naturprotektado estas la plej grava por ĉiun kvaran – je la lasta pozicio, tamen tio estas 8 % pli ol en jaro 2023. Sukceso !
• nur malmulto de vojaĝantoj havas imagon pri kvanto de (karbondioksidaj) emisioj ekestintaj dum transporto. Tamen preskaŭ dufoje plialtigis konscio pri tio (2023 : 6 % 2024 : 11 %). Ĉu tio estas impulso por ni organizi renkontiĝojn, seminariojn, kongresojn konsidere protektadon de vivmedio ?
El respondoj sekvas, ke esperantistoj uzas amastransporton, plej multe taksas komforton, vojaĝas grupe, ne timas ŝanĝi inter transportiloj kaj sole malmulto el ili pripensas pri la impakto de transporto al vivmedio. Se la enketo vekis en partoprenantoj dubojn aŭ intereson pri la tiu ĉi problemaro, la nia celo estas atingita.
Noto : En kelkaj demandoj oni povis indiki multajn eblecojn, pro tio ne ĉiam estas sumo de percentoj 100. Pli multe ol 70 % vojaĝantoj estis pli aĝaj ol 60, unu kvarono estis inter 27 kaj 59 kaj restitaj estis junuloj ĝis 26 jaroj.
Ladislav Hakl, Jaroslav Matuška
Internacia Fervojista Esperanto Federacio